Edward O'Hare
Aspekto
Edward O'Hare | |
---|---|
O'Hare en sia aviadilo, en printempo 1942. Kvin japanaj militflagoj reprezentas detruitajn aviadilojn. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1914 en Sankta Luiso |
Morto | 26-an de novembro 1943 (29-jaraĝa) en Gilbertoj |
Mortokialo | Mortis en batalo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Usona Mararmea Akademio Western Military Academy (en) |
Familio | |
Patro | Edward J. O'Hare |
Okupo | |
Okupo | oficiro piloto |
Edward Henry "Butch" O'Hare, naskita la 13-an de marto 1914 en Sankta-Luizo, mortinta la 27-an de novembro 1943 super Pacifiko, estis aviadila vickolonelo en la usona mar-armeo kaj heroo de la dua mondmilito.
La 20-an de februaro 1942 li kiel unua usonano ricevis la titolon fighter ace (batal-pintulo), ĉar li detruis kvin malamikajn aviadilojn.
Lia lasta operaco okazis nokte de la 27-a de novembro 1943. Li gvidis la unuan noktan aviadil-atakon de la usona mar-armeo iam ajn lanĉitan de aviadil-ŝipo. Dum batalo kun grupo da japana torpedaj bomb-aviadiloj lia aviadilo estis depafita kaj neniam retrovita.
En 1945 la mar-armeo nomis destrojeron laŭ O'Hare. De la 19-a de septembro 1949 flughaveno ĉe Ĉikago portas lian nomon.