Drimociklo
Aspekto
Drimociklo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Drimociklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Drymocichla incana (Hartlaub, 1881) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Drimociklo (Drymocichla incana) estas malgranda paserina birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Drymocichla ĉar oni trovis ĝin sufiĉe distinga por meriti propran genron. Tiu cistikoledo estas loĝanta reproduktulo en norda kaj centra Kameruno, Centrafrika Respubliko, nordo de Demokratia Respubliko Kongo, suda Sudano kaj nordokcidenta Ugando. Ties natura habitato estas humida savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj.
Ĝi estas grizeca birdo kun ruĝeca nuanco en flugiloj, kio nomigas la specion en angla.
La proksimaj parencoj estas necertaj, sed ĝi montras strukturajn similaĵojn kun la specioj de Camaroptera kaj Calamonastes. Temas pri monotipa specio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Drymocichla incana[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ryan, Peter (2006). Family Cisticolidae (Cisticolas and allies). pp. 378-492 in del Hoyo J., Elliott A. & Christie D.A. (2006) Handbook of the Birds of the World. Volume 11. Old World Flycatchers to Old World Warblers Lynx Edicions, Barcelona ISBN 978-84-96553-06-4
|