Drôle de Noël (filmo)
Drôle de Noël | |
---|---|
televida filmo | |
Ĝenro | kristnaska filmo |
Drôle de Noël (Stranga Kristnasko) estas franca telefilmo de Nicolas Picard-Dreyfuss aperinta en 2008.
Temo
[redakti | redakti fonton]La 24-an de decembro vespere, en stacidomo, trajno alvenas en franca urbeto, ie en Francio. El tiu trajno eliras pluraj pasaĝeroj, varme akceptitaj de aliaj personoj. Mélanie, Pierre, Marc, Valérie, Lara kaj aliaj interkruciĝas. Kelkaj estas atenditaj, aliaj restas solaj sur la kajo. La noktofesto povas komenciĝi, nekutima kaj movoplena. Trista kiel noktofesta manĝaĵo, Marc ne plu volas festeni ĉe siaj gepatroj. Siaflanke, Lara, orkestra kantistino, estas ĵus forlasita. La juna Sandrine devas trovi lastminutan donacon por sia patro. Charles, siaflanke, kvindekkelk-jara, invitis sian amatinon, Valérie, por la noktofesto en sia familio, prezentante ŝin kiel foran kuzinon. Mélanie, kvardekkelk-jara dommastrino, enamiĝas al Pierre, vestita en kostumo de Patro Kristnasko, dungita por la vespero, li devas disdoni donacojn al infanoj de burĝa familio, pagita per kelkaj monbiletoj. François, siavice, emas resti sola, for de sia familio. Sub tiaj aŭspicioj, la magio de Kristnasko malfacile funkcias...
Komentaro
[redakti | redakti fonton]En tiu fikcia rakonto, viroj kaj virinoj renkontiĝos, forlasos sin, blindiĝos kaj enamiĝos. Tiom da personoj energie interpretitaj de interesa rolularo (interalie Valérie Benguigui, Grégori Derangère, Michaël Cohen, Lara Guirao, Salomé Lelouch). Por ĉiuj tiu kristnaska nokto signifos klaran rompon. Konstruita kiel fabelo kun gajnantoj kaj malgajnantoj, tiu rakonto fajne kaj klarvide analizas la angorojn ligitajn al familiaj festoj: dum, por infanoj, Kristnasko estas asociita al magio de lumoj kaj malkovro de donacoj, ĉe plenaĝuloj, tiu vespero estas sinonimo de granda psikologia malkaŝo kaj de novaj korbatoj.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Drôle de Noël
- Reĝisoro: Nicolas Picard-Dreyfuss
- Scenaro kaj dialogoj: Sylvie Blotnikas
- Aperdato: 2008
- Lando: Francio
- Ĝenro: Komika filmo
- Daŭro: 110 minutoj
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Valérie Benguigui: Mélanie
- Grégori Derangère: Pierre
- Frédérique Bel: Véronique
- Julien Rochefort: Jean-François
- Michaël Cohen: Marc
- Lara Guirao: Lara
- Elodie Navarre: Valérie
- Pierre-Loup Rajot: Charles
- Sylvie Blotnikas: Alice
- Esther Gorintin: Flora Pasquier
- Jean-François Garreaud: Clodion
- Salomé Lelouch: Sandrine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Drôle de Noël en IMDb
- Drôle de Noël ! en Télérama Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine