Dmitrij Ivanovskij
Dmitrij Ivanovskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1864 en Gdov County |
Morto | 20-an de junio 1920 (55-jaraĝa) en Rostovo ĉe Dono |
Tombo | Brethren Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (–1888) Larin Gymnasium (en) (–1883) |
Familio | |
Frat(in)o | Aleksey Ivanovsky (en) |
Okupo | |
Okupo | virusologo botanikisto biologo |
Dmitrij Josifoviĉ IVANOVSKIJ (ruse Дмитрий Иосифович Ивановский; 1864-1920) estis rusa biologo kiu estis la unua malkovranto de virusoj (1892).
Li estis asistento en la Botanika Laboratorio de la Peterburga Akademio de Sciencoj en 1890. Li estis privata docento (1895 ĝis 1901) en la Peterburga Universitato, de 1901 ĝis 1915 profesoro en la Varsovia Universitato kaj ekde 1915 profesoro en la Rostova Universitato.
Ivanovskij studis en la Peterburga Universitato en 1887, kiam oni sendis lin por esplori malsanon de tabako, nomatan «sovaĝa fajro». Tri jarojn poste, oni petis lin esplori alian malsanon de la tabako, tiutempe en Krimeo. Li malkovris, ke la du malsanojn kaŭzas la eteta damaĝanto, la tabakmozaikviruso, kiu kapablas trairi porcelanan filtrilon. Li priskribis sian malkovron en artikolo (1892) kaj disertacio (1902).