Saltu al enhavo

Diskriminanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Determinanto.
Influo de la diskriminantosigno sur la reelajn radikojn (aŭ, koncerne flavan kurbon, sur ties maleston) por duagradaj polinomoj kun reelaj koeficientoj.

En matematiko, la diskriminanto de polinomo estas kvanto, kiu dependas de la koeficientoj de la polinomo kaj determinas diversajn ecojn de ties radikoj. Ĝi estas ĝenerale difinita kiel polinoma funkcio de la koeficientoj de la origina polinomo. La diskriminanto estas vaste uzata en polinoma faktorigo, nombroteorio, kaj algebra geometrio. Ĝi estas ofte indikita per la simbolo (aŭ ).

La diskriminanto de la duagrada polinomo kun a ≠ 0 estas:

,

t.e. la kvanto, kiu aperas sub la kvadrata radiko en la kvadrata formulo.