Dick Parry
Aspekto
Dick Parry | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Richard Parry |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1942 (81-jaraĝa) en Anglio |
Ĝenroj | progresiva roko |
Instrumentoj | Saksofono |
Aktivaj jaroj | 1964 - nuntempo |
Persona informo | |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | saksofonisto muzikisto trumpetisto |
Dick Parry, nasknome Richard Parry [Rikardo Pari], naskiĝinta la 22-an de decembro 1942 en Kentford (Suffolk, Anglio), estas angla saksofonisto ĉefe konata pro sia kunlaboro kun la grupo Pink Floyd. Li faris solojn en la kantoj "Money", "Us and Them", "Shine On You Crazy Diamond" kaj "Wearing the Inside Out". Li ludis ankaŭ en la albumo de la bando Bloodstone nome Riddle of the Sphinx.