Dia inspiro
Dia inspiro, krom diversaj difinoj, havas ankaŭ teologi-religian signifon: fakte por la kristanaj eklezioj temas pri dia ago per kiu Dio sugestas kaj regas verkon kaj verkiston por ke tiu ĉi ĝuste transdonu la diajn komunikaĵojn; kaj tiuj samaj eklezioj dogme konfesas ke la kanonaj tekstoj estas die inspiritaj. Temas, do, pri dia nevidebla agado en la menso kaj volo de la verkisto, kiu, kvankam konservante la liberan ekzercon de siaj ebloj, komunikas kion Dio volas komuniki.
Tiel difinita, la nocio inspiro prezentas neniujn malfacilaĵojn ĉar tiu agado kaŝitas en Dio kaj ne bezonatas esti komprenata por esti kredata. Sed la nocio fariĝas problemo apenaŭ ĵus kiam oni pensas, laŭ la konstantaj instruoj de la eklezioj, ke la aŭtoroj de la Biblio, de ĝiaj libroj kaj ĉapitroj kaj versegoj, estas du: Dio kaj la homo. Kaj, kiel oni scias, homo emas ankaŭ al eraroj, el kiuj la tekstesploristoj kaj ekzegezistoj malkovras multajn, se ne multegajn. Ĉar por la kredanto ne eblas ilin imputi al Dio, kiel tiam daŭrigas tiu kredanto mem konfesi la neeraripovecon (malĉeeston de eraroj) en la Biblio?
Biblio ne estas libro pluvigita el la ĉielo, nome liverita jam farita kiel oni supozas por la Korano. Ĝi, male, estas ankaŭ verko de homo kaj, tial, por kompreni la libron oni devas antaŭe kompreni la homon: jen tiam la neceso sinturni al prihomaj sciencoj kiel al historio, antropologio, psikologio, sociologio ktp. Tamen ĉar tiu sinturno al la sciencoj ne estas sammaniere realigebla, ĝi ne okazis kaj ne okazas senkontraste. Se reliefigi tion kio okazis en la katolika eklezio, por disciplini la helpon de tiuj sciencoj nunepoke intervenis papo Leono la 13-a per la Providentissimus Deus (La Ege Prizorganta Dio. 1893) kaj papo Pio la 12-a per la Divino Afflante Spirito (gvidataj de Spirito Inspiranta. 1943). En tiu lasta dokumento estas rigardata kun simpatio la sinturnon al la modernaj sciencoj inter kiuj estas aparte menciataj la literaturaj ĝenroj uzitaj en la medioj de la bibliaj verkistoj kaj al la pens- kaj dir-manieroj tiuepokaj ktp. Tiuj dokumentoj, kaj aliaj, estis movitaj de la zorgo bremsi kaj respondi, science kaj laŭ la kristana spiriteco, al la atakoj de pozitivismo kaj strukturisma sciencismo laŭ kiuj la tekstoj montras tutalie ol tion kio interpretatas kaj instruatas de la kristanaj eklezioj.
Por la historio pri la dia inspiro utilas, almenaŭ iomete, informiĝi pri la kvar precipaj teorioj tra kiuj trapasis la historio de ekzegezo:
1) Inspiro vorta (inspirita estas la teksto en ĉiuj ĝiaj partoj kaj en ĉiuj ĝiaj vortoj)
2) Inspiro reala (inspiritaj estas la esenca enhavo de la Biblio)
3) Inspiro persona (inspiritaj estis la aŭtoroj, ne la libroj)
4) Inspiro eklezia (inspirita estas la komunumo kies la aŭtoroj estis porparolantoj)
Sur tiuj kvar vejnoj klopodi trovi solvojn ĉiam pli persvadigajn diversaj teologiaj teorioj kaj katolikaj kaj protestantaj, alvenante, tamen, ĉiuj al principo, ke la Biblion oni devas legi kaj interpreti same kiel tion faris la komunumoj ĝin ricevintaj.
Ke la Biblio estas die inspirita konstante priklamas la tradicioj de ĉiuj praaj kristanaj komunumoj ekde la komenco. Krome, tiuj komunumoj akceptis kiel inspiritajn la deklarojn de la Biblio mem: ekzemple 2Pt 1,20ss, 2pt 3,16; 2Tm 3,16-17 kaj aliaj tekstoj, kie oni povas dedukti la intervenon de la Sankta Spirito. Certe, tiuj atestoj ne multe valorus sen la atesto de la konstanta tradicio kiu transdonas kion la apostoloj instruis pri la Biblio. Utilas, tamen, rimarkigi la nemalabundan variecon en la konceptado pri dia inspiro inter la diversaj kristanaj konfesioj laŭjarcente. Tio kondukis al malsamo de biblia kanonokaj malsamaj manieroj taksi la efektivan historiecon de la eventoj rakontitaj en la inspiritaj tekstoj kaj, do, ankaŭ al malsamecon pri la koncepto pri biblia neeraripovo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton][1] Itallingva teksto de dokumento "Divino Afflante Spiritu" de Pio la 12-a.
[2] En tiu ĉi vikio estas itallingve priskribitaj la diversaj konceptoj pri Dia Inspiro kaj iliaj evoluoj, kaj indikitaj diversaj kristanaj dokumentoj pritraktantaj pri la Dia Inspido
[3] Latina teksto de "Divino Afflante Spiritu", dokumento difinanta la karakterizojn de la Dia Inspiro.