Delto (litero)
Aspekto
Delto (majuskle Δ, minuskle δ, greke Δέλτα) estas la kvara litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj nombroj ĝi valoras kvar. Ĝi devenas de la fenica daleto (). Literoj devenantaj de delto estas la latina D aŭ d kaj la cirila Д aŭ д (respektive majuskle kaj minuskle).
En novgreka lingvo ĝi prezentas voĉitan dentan frikativon sed en la antikva greka lingvo lingvo ĝi prezentis voĉitan dentan plozivon /d̪/.
Riverdelto estas tiel nomata ĉar ĝia formo aproksimas la majusklan literon delto.
La majuskla litero Δ estadas uzata kiel simbolo por:
- La diferencoperatoro, efikanta ŝanĝi aŭ diferenco inter matematikaj valoroj:
- = la averaĝa ŝanĝo de y por unuo de x.
- Per vastigaĵo de la pli supre domita varianto, ŝanĝo ĝenerale.
- La laplaca operatoro:
- La diskriminanto de polinoma ekvacio, aparte la kvadrata ekvacio:
- Ĉiu el la barjonoj - deltaj partikloj en partikla fiziko.
- La determinanto de la matrico de koeficientoj de aro de linearaj ekvacioj (vidi en regulo de Cramer)
- En juro, ĝi prezentas akuziton.
- En la financaj merkatoj, ĝi estas unu el la grekoj kiu priskribas la kurzon de ŝanĝo de alternativa prezo por donita ŝanĝo en la suba etalono.
- En genetiko, ĝi povas stari por gena forigo, ekzemple la CCR5-Δ32 estas forigo de la CCR5 je la 32-a segmento
La minuskla litero δ estadas uzata kiel simbolo por:
- Infinitezima ŝanĝo (diferencialo de valoro de variablo).
- Helpa funkcio en kalkulo uzata por rigore difini la limigon aŭ kontunuecon de donita funkcio.
- La delto de Kronecker en matematiko
- La diraka delta funkcio en matematiko
- La traira funkcio en aŭtomatoj (finiaj stataj maŝinoj).
- Dekliniĝo en inĝenierada mekaniko
- La kemia ŝovo de nuklea magneta resonado en kemio
- La relativa elektronegativeco de malsamaj atomoj en molekulo, δ− estante pli elektronegativa ol δ+
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nabla simbolo - aspektas kiel renversita majuskla delto