Csaba Giczy
Csaba Giczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1945 (79-jaraĝa) en Cham |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Zakariás |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Csaba Giczy [ĉaba gici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Giczy Csaba estis hungara kajakisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto. Lia edzino estis Mária Zakariás.
Csaba Giczy[1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1945 en Cham (Supra Palatinato) (Germania Usona Zono, Bavario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Giczy akiris elektroinĝenieran diplomon en altlernejo en 1978, poste trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1983. Lia edzino naskis tri gefilojn.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Csaba Giczy inter 1958-1979 estis kajakisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1969-1979 plejparte teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1965-1978. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun arĝenta medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1971 kaj 1973. Lia partnero en kajako plej ofte estis István Tímár aŭ Géza Kralován. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1979, sed ekde 1978 li estis jam trejnisto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj
- anglalingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM135003 hungarlingva datenaro de muzeo