Comcast
Comcast | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio • telekomunika kompanio vd | ||
Dum | 1963 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Music Corporation of America | |
Jura formo | Business Corporation | |
Fondintoj | Ralph J. Roberts • Julian A. Brodsky vd | |
Sidejo | Filadelfio | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Brian L. Roberts | |
Agokampo | kabla televido | |
ISIN-kodo | US20030N2001 | |
filiaj kompanioj | NBCUniversal • Sky (kompaniaro) • Comcast Ventures vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Comcast Corporation (angle Comcast Corporation, antaŭe Comcast Holdings) estas la plej granda kabla kaj telekomunika korporacio en la mondo laŭ enspezo. Comcast estas la plej granda kompanio pri kablo kaj interretaj servoj en Usono, kaj la tria inter la telefonkompanioj. La korporacio estas, interalie, la posedanto de la televidkanalo NBC, de Universal Studios kaj de la animacio-studioj de DreamWorks.
Comcast servas privatajn kaj komercajn klientojn en 40 ŝtatoj de Usono same kiel la Distrikto de Columbia. La oficejoj de la firmao situas en Filadelfio, Pensilvanio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La 28-an de April 2016, iĝis konata ke la kablokompanio Comcast, gvidita fare de Universal Films, aĉetas la DreamWorks animacio-studiojn por 3.8 miliardoj USD [1].
La kompanio suferas de negativa bildigo. La servo al klientoj de la firmao ofte estas kritikata. Ankaŭ, la firmao malobservis la principon de reta neŭtraleco, kaj estas en konflikto de intereso kiel enhavproduktanto kiu ankaŭ estas interreta provizanto [mankas fonto].
La 22-an de septembro 2018, Comcast aĉetis la amaskomunikilan reton "Sky" por 39 miliardoj USD. Kelkajn tagojn poste 20-a Century Fox vendis la ceteron de ĝiaj posedaĵoj en Sky al Comcast por 15 miliardoj USD.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Comcast plunges again into cell phone service. Can it overcome past failures?. Alirita 6 April 2017.