Saltu al enhavo

Columbus (Georgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Columbus
urbo de Usono
unuiĝinta civito-kantono
komunumo de Georgio
kantona sidejo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 206 922  (2020) [+]
Loĝdenso 362 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 30′ N, 84° 56′ U (mapo)32.492222222222-84.940277777778Koordinatoj: 32° 30′ N, 84° 56′ U (mapo) [+]
Alto 243 m [+]
Areo 572 km² (57 200 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Columbus (Georgio)
Columbus (Georgio)
DEC
Situo de Columbus
Columbus (Usono)
Columbus (Usono)
DEC
Situo de Columbus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Columbus, Georgia [+]
vdr

Columbus estas grandurbo en Usono, en subŝtato Georgio, en distrikto Muscogee. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.

Situo de Columbus en Georgio kaj en la distrikto

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Nubskrapulo en Columbus

Columbus situas en la sudorienta landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Georgio laŭ maldekstra bordo de rivero Chattahoochee (kiu estas ankaŭ la subŝtata limo). Atlanta (Georgio) troviĝas 160 km.

Columbus fondiĝis en 1828, ĉar tiu loko estas la plej supra loko de la rivero, kiu estas navigebla. Tiutempe oni liveris kotonojn helpe de la rivero. En la 1850-aj jaroj ankaŭ la fervojo alvenis, dume tekstilmueliloj ekfunkciis laŭ la rivero. Kiam la Usona Enlanda Milito komenciĝis en 1861, Columbus iĝis unu el la plej gravaj centroj de industrioj (produkto de armiloj) en la Konfederacio. En 1865 taĉmento de Nordo atakis la urbon kaj bruligis multajn el la industriaj konstruaĵoj. La inventinto de Koka-kolao, Dr. John Stith Pemberton estis pafvundita en tiu batalo. Rekonstruo preskaŭ komenciĝis tuj kaj prospero sekvis.

Columbus situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 41 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 1188 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en marto, plej malofte oktobre.

Panoramo en Columbus

Columbus havas enlandan kaj armean flughavenojn. Aŭtoŝoseo kuras al Atlanta (Georgio), trajno kuras al Albany. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
Mapo pri Georgio, kie estas trovebla Columbus en la okcidenta parto de Georgio ĉe la subŝtata limo