Clint Eastwood
Clint EASTWOOD [klint ist'ŭud] (n. 31-a de majo 1930 en Sanfrancisko, Kalifornio) estas usona reĝisoro, produktoro kaj aktoro. Post labori kiel figuranto kaj por kelkaj malgrandaj filmroloj li famiĝis pro la televidserio Rawhide (1958-66) kaj kelkaj vakeraj filmoj de la itala reĝisoro Sergio Leone.
Kvankam la nomo Clint Eastwood kutime estas asociata kun la rolo de vakero, lia kreado estas multe pli varia: Pro la filmo Bird, kiu estis omaĝo al la muzikisto Charlie Parker, Eastwood kiel reĝisoro gajnis altan prestiĝon, kaj en 1995 li surprizis la spektantaron per la filmigo de la melankolia amrakonto The bridges of Madison County.
En Usono Eastwood estas populara en la rolo de Dirty Harry, detektivo de Sanfrancisko, kiu celas sian pafilon al krimulo kaj diras "Make my day" ([mejk maj dej] - Laŭvorte: "Faru mian tagon").
Listo de filmoj
[redakti | redakti fonton]- Per un pugno di dollari (Italio, 1964)
- Il buono, il brutto, il cattivo. (Italio, 1966)
- Two Mules for Sister Sara (Usono, 1969)
- Dirty Harry (Usono, 1971)
- Escape from Alcatraz (Usono, 1979) with Fred Ward
- City Heat (Usono, 1984)
- Bird (Usono, 1988)
- White Hunter, Black Heart (Usono, 1990)
- Unforgiven (Usono, 1992) (La nepardonitaj)
- In the Line of Fire (Usono, 1993)
- Les cent et une nuits de Simon Cinéma (Francio/Britio, 1995)
- The Bridges of Madison County (Usono, 1995)
- Letters from Iwo Jima (Usono, Japanio, 2006): Reĝisoro, Produktoro
Premioj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2012-10-19) Nesubigita (Invictus): forta filmo pri volo kaj pardono (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26. (pri filmo «Invictus»)
- Stanislavo Belov (2010-04-05) Gran Torino: esperdona historio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (pri filmo «Gran Torino»)
- Stanislavo Belov (2013-11-21) “Substituo” (Changeling de Clint Eastwood) — forta historio pri malforta virino (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (pri filmo «Changeling»)
- Stanislavo Belov (2013-04-14) J. Edgar — superheroo de malhonesta batalo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (pri filmo «J. Edgar»)
- Stanislavo Belov (2015-09-21) “Problemo kun turnado” (Trouble with the Curve): maljunulo kaj sporto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17. (pri filmo «Trouble with the Curve»)