Chuck Berry
Chuck Berry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Charles Edward Anderson Berry |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1926 en Sankta Luiso |
Morto | 18-an de marto 2017 (90-jaraĝa) en Sankt-Karolo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | usona angla • angla |
Loĝloko | The Ville • Chuck Berry House |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Sumner High School and auditorium (en) Sumner High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Themetta Suggs (en) (1948–2017) |
Infano | Ingrid Berry (en) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo komponisto restoraciestro kantisto kantaŭtoro diskografa artisto |
Verkoj | Johnny B. Goode Maybellene Roll Over Beethoven Rock and Roll Music |
TTT | |
Retejo | http://www.chuckberry.com/ https://app.soundcharts.com/app/artist/chuck-berry/overview |
Chuck BERRY (n. la 18-an de oktobro 1926 kiel Charles Edward Anderson Berry – m. la 18-an de marto 2017) estis usona rok-kantisto, gitaristo kaj verkisto de kantoj. Li populariĝis dum la 1950-aj jaroj, kaj li estas konsiderata unu el la pioniroj de rokenrolo. John Lennon iufoje diris, ke "se oni provus doni al rokenrolo alian nomon, oni povus nomi ĝin Chuck Berry".
La revuo Rolling Stone vicigis lin kvina en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en 1926 en Sankta Luiso (Misurio), la tria infano el ses. Liaj gepatroj estis mezklasaj usonaj nigruloj, sufiĉe rara afero en tiu epoko. En 1944 li estis arestita ,ĉar li kune kun kelkaj amikoj provis ŝteli aŭtomobilon.
Berry komencis ludi blusan muzikon, kiam li estis adoleskulo. En 1955, li vojaĝis al Ĉikago, kie la fama blus-muzikisto Muddy Waters sugestis, ke li kontaktu Leonard Chess, kiu laboris por la muzik-kompanio Chess Records. La 21-an de majo 1955 Chuck Berry registris sian unuan diskon, "Maybellene". La kanto estis tuja sukceso. Dum la postaj jaroj, Berry skribis mulsiri, kiel "Johnny B. Goode", "Roll Over Beethoven", "Rock N Roll Music" kaj "Sweet Little Sixteen".
En 1959 Berry estis arestita, ĉar li renkontis 14-jaran knabinon en Meksiko kaj kondukis ŝin al Usono, por ke ŝi laboru en lia klubo. Li estis kondamnita kaj restis en malliberejo ĝis 1963. Post sia liberiĝo li daŭrigis sian karieron kaj produktis pliajn sukcesojn. Li regule faris koncertojn ĝis 2014, kaj aperigis sian finan diskon, Chuck, en 2017.
Heredo
[redakti | redakti fonton]La muziko de Chuck Berry estas konsiderata unu el la unuaj ekzemploj de rokenrolo, kaj havis ege grandan influon al la Beatles kaj la Rolling Stones, inter aliaj.
Li estas konata ankaŭ pro sia "duckwalk" (anasa marŝo), la stranga marŝo, kiun li faras en koncertoj, dum li ludas la gitaron, kaj kiu fariĝis modelo por rokgitaristoj.
Studialbumoj
[redakti | redakti fonton]Titolo | Albumdetaloj[1][2][3] | Pintaj rangoj | ||
---|---|---|---|---|
Billboard 200 aŭ US 200 [4] | US R&B[4] | gazeto RPM aŭ CA[5] | ||
After School Session |
|
— | — | — |
One Dozen Berrys |
|
— | — | — |
Chuck Berry Is on Top |
|
— | — | — |
Rockin' at the Hops |
|
— | — | — |
New Juke Box Hits |
|
— | — | — |
Two Great Guitars |
|
— | — | — |
St. Louis to Liverpool |
|
124 | — | — |
Chuck Berry in London |
|
— | — | — |
Fresh Berry's |
|
— | — | — |
Chuck Berry's Golden Hits |
|
— | — | — |
Chuck Berry in Memphis |
|
— | — | — |
From St. Louie to Frisco |
|
185 | — | — |
Concerto in B. Goode |
|
— | — | — |
Back Home |
|
— | — | — |
San Francisco Dues |
|
— | — | — |
The London Chuck Berry Sessions |
|
8 | 8 | 6 |
Bio |
|
175 | 58 | — |
Chuck Berry |
|
— | — | — |
Rock It |
|
— | — | — |
Chuck |
|
— | — | — |
"—" denotes releases that did not chart. |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rudolph, Dietmar. A Collector's Guide to the Music of Chuck Berry: The Chess Era (1955-1966). Alirita 3a de Oktobro 2010 .
- ↑ Rudolph, Dietmar. A Collector's Guide to the Music of Chuck Berry: The Mercury Era (1966-1969). Alirita 3a de Oktobro 2010 .
- ↑ Rudolph, Dietmar. A Collector's Guide to the Music of Chuck Berry: The Back-at-Chess Era (1969-1975). Alirita 3a de Oktobro 2010 .
- ↑ 4,0 4,1 "Charts & Awards: Chuck Berry - Billboard Albums". Allmusic. United States: Rovi Corporation. [1] Alirita la 20an de Marto, 2017.
- ↑ "RPM Search Engine" (PHP). Library and Archives Canada. 31a de Marto, 2004; modifita la 1an de Oktobro, 2004. [2] Alirita la 20an de Marto, 2017.
- ↑ Chuck Berry, 90, announces first album in 38 years. The Guardian (2016-10-18). Alirita 18-a de oktobro 2016 .