Saltu al enhavo

Cheste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cheste (stacidomo).
Cheste
municipo en Hispanio
municipo de Valencilando Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 46380
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 962  (2023) [+]
Loĝdenso 126 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 30′ N, 0° 41′ U (mapo)39.493888888889-0.68355555555556Koordinatoj: 39° 30′ N, 0° 41′ U (mapo) [+]
Alto 218 m [+]
Areo 71,4 km² (7 140 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cheste (Provinco Valencio)
Cheste (Provinco Valencio)
DEC
Situo de Cheste
Cheste (Hispanio)
Cheste (Hispanio)
DEC
Situo de Cheste

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cheste [+]
vdr

Cheste (katalune Xest kaj hispane Cheste) estas hispana urbo kaj municipo, situanta en la interno, en la komarko Hoya de Buñol, en la provinco Valencio, aŭtonoma Valencia Komunumo, 26 kilometrojn de la provinca ĉefurbo. Ĝi havas populacion de 8 962 loĝantoj (2023). Ĝia fundamenta kaj tradicia agado estas agrikultura, fokusita precipe al la kultivado de vinberoj. Ĝi estas hispanlingva municipo, en kiu la hispana havas lingvan superregadon je jura nivelo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La reliefo de la municipo estas ĉefe ebena, en la transiro inter la montaro de Chiva kaj la Plana de Cuart. En la municipa tereno kiu venas en la montaro de Chiva, nordokcidente, estas la plej altaj altaĵoj, kiel Portillo de San Roque (271 m), La Cumbre (392 m), Alto de los Mojones (426 m) kaj Alto del Basto (571 m). Trairas la municipan teritorion rojaj ravinoj: Cuchillo, Pedriza, Cañadafría, Peñarroya, Hondo, Grande kaj Rambla de Chiva, kiu trairas de okcidento orienten. La loĝloko estas konstruita sur ebena tereno, sur 218 metroj sur la marnivelo, kvankam estas ankaŭ malgranda altaĵo sur kiu staras la preĝejo.[1]

Cheste havas multajn prahistorajn lokojn, kiel El Castillarejo kaj Cabezo Redondo, kaj elstaras Trezo de Cheste (1864), kolekto de iberaj moneroj kaj juveloj, konata tutmonde. Restoj de romianoj ankaŭ estas en Rambla de la Canaleja, Canales kaj Cambrillas. Dum la musulmana tempo, Cheste estis malgranda vilaĝo sub la korao de Valencio kaj la hisn de Chiva.

Laŭ Donationum regni Valentie, Jakobo la 1-a de Aragono (1208-1276) donis Cheste al Pere Cornell en 1244, sed ekde 1251 ĝi apartenis al Ximén Pérez d'Arenós post interŝanĝo kun Onil kaj Castalla. Jakobo la 2-a de Aragono, la Justa (1267-1327) donis specialajn rajtojn al Cheste. En 1320, la loĝantoj ricevis privilegiojn kaj liberecojn, kaj ili nur devis pagi impostojn kaj partopreni en militoj. En 1371, Joan, grafo de Prades, enmetis novan regimon, pli striktan.

En 1440, Joan de Valterra vendis Cheste al Guillem Ramón de Montcada, kaj en 1445, lia filino Orfresina vendis ĝin al Berenguer Mercader. Post la forpelado de la moriskoj, Cheste estis repopulita en 1611 de Cristòfol Mercader, kiu enmetis severajn regulojn, kaŭzante konfliktojn dum pli ol 80 jaroj. Dum la Sukcesia Milito, Cheste suferis damaĝojn kaj ricevis jaron de foirejo.

Dum la franca okupacio, la trupoj de Louis Gabriel Suchet okupis Cheste ĝis aŭgusto 1813. La 2-an de decembro 1838, dum la unua karlista milito, okazis batalo inter la trupoj de Ramón Cabrera kaj la izabelanaj en la regiono ĉirkaŭ Cheste.

Rilato al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Cheste havas longan kaj elstaran rilaton al Esperanto. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi havis tre altan proporcion de esperantistoj, danke ĉefe al la klopodoj de la aktivulo Francisco Máñez Sánchez[2]. Dum la 1920-aj jaroj ĝi iĝis la centro en la valencia regiono de la gastigado de aŭstraj infanoj post la milito.

En la 1970-aj jaroj alia aktivulo, Enrique Arnau konservis la entuziasmon en la urbo. Ambaŭ, Máñez kaj Arnau, havas stratojn en Cheste, dediĉitajn al ilia memoro kaj esperanta aktivado. Se oni aldonas la straton Doktoro Zamenhof, ĝi estas unu el la urboj kun plej multe da ZEOj en la mondo.[3][4]

Ekzistas plu aktiva Esperanto-klubo en la urbo, nomata Lum-Radio.

La 82a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en la valencia urbo Cheste, de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024.[5]

Lokaj Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

En la unua duono de la 19-a jarcento, oni produktis vinon, oleon, karobojn, silkon, maizon, tritikon kaj legomojn. Nuntempe, la regiono fariĝis grava por vinproduktado kaj ricevis propran kvaliton. Hodiaŭ, krom la vinproduktado, la ekonomio ankaŭ baziĝas sur sekaj kultivaĵoj kaj nova industrio.

Monumentoj kaj interesaj lokoj

[redakti | redakti fonton]
Fasado de la preĝejo de Sankta Luko Evangeliisto.
  • Paroĥa preĝejo de Sankta Luko Evangeliisto, konstruita en la 19-a jarcento.
  • Ermitejo Sankta Vicente Ferrer, konstruita en 1573, kun la statuo de la Virgulino de la Glora Soleco, patronino de la urbo.
  • Sinjorecaj palacoj, de fino de la 19-a jarcento, situantaj en la centro de la urbo.
  • Municipa Bazaro. Konstruaĵo de 1928.
  • Kurejo Ricardo Tormo: por ĉampionecoj de motorcikla sporto.
  • Centro Educativo de Cheste, tradicie konata kiel Universidad Laboral de Cheste. unu el la plej grandaj edukaj kompleksoj de Eŭropo, kun diversaj avangardaj konstruaĵoj de fino de la 1960-aj jaroj
  • Agrikultura Sindikato. Ekde 1981, ĝi havas trinkejon.  

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Situación». Ayuntamiento de Cheste. 7a de julio 2014. Konsultita la 24an de novembro 2020.
  2. Prezentado de libro kun la biografio de Francisco Máñez
  3. Cheste: ´Tie ci oni parolas esperanton´. El Mercantil Valenciano, 7 de julio 2009.
  4. Esperanto, ligvo oficiala, Vicente Lladró. Las Provincias, 5 de decembro 2009.
  5. Hispana Esperanto-Kongreso - De la 5a ĝis la 8a de Septembro de 2024 - Valencio-Cheste