Saltu al enhavo

Chequilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chequilla
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 1° 50′ U (mapo)40.607222222222-1.8266666666667Koordinatoj: 40° 36′ N, 1° 50′ U (mapo) [+]
Alto 1 361 m [+]
Areo 15,3 km² (1 530 ha) [+]
Chequilla (Kastilio-Manĉo)
Chequilla (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Chequilla
Chequilla (Hispanio)
Chequilla (Hispanio)
DEC
Situo de Chequilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chequilla [+]
vdr

Chequilla [ĉeKIĝa] estas municipoen Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 14 loĝantoj sur areo de 15,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,9 loĝantoj/km². La municipo situas en la Natura Parko de Alto Tajo, en la valo de la rivero Cabrillas. Tamen, ĝi apartenas al la Senjorio de Molina de Aragón. Chequilla elstaras pro la rokaj formacioj de ruĝa sabloŝtono. La plej elstaraj vizitindaj lokoj estas la jenaj: Checa, Megina, Peralejos de las Truchas, Cueva el Tomero, ermitejo de la Virgulino de Ribagorda kaj Traíd. La loĝantoj nomiĝas chequillanos [ĉekiĜAnos] respektive chequillanas [ĉekiĜAnas].

Nordokcidente: Megina Norde: Traíd Nordoriente: Traíd
Okcidente: Megina Oriente: Checa
Sudokcidente: Peralejos de las Truchas Sude: Checa Sudoriente: Checa

Situo kaj geografio

[redakti | redakti fonton]

Chequilla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la sudorienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1355 m super marnivelo; je 175 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Najbaras la municipoj Traíd, Checa, Peralejos de las Truchas kaj Megina.

La klimato de Chequilla estas de tipo mediteranea, sufiĉe kontinenta. Ĝi estas malvarma, pro sia granda altitudo kaj orientiĝo. Frostas ĝis junio, kaj la vintroj estas akraj, foje (2007) oni atingas temperaturojn de ĝis -20 gradoj kaj la periodo de frostoj etendiĝas ekde oktobro al foje eĉ ĝis junio, kaj la periodo de neĝofalo etendiĝas de novembro al aprilo, kaj oni registris maksimumajn temperaturojn subnulajn. La someroj estas nevarmaj, kun maksimumoj kiuj apenaŭ superas la 30 gradojn kaj minimumaj kiuj rare superas 12 gradojn.

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis foje ĉirkaŭ la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 202 loĝantoj en 1940 al 16, tio estis oni perdis preskaŭ 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Chequilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Chequilla kie oni falis al 16 lokuloj en 2016 kaj al 14 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]