Saltu al enhavo

Châlons-en-Champagne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Châlons.
Châlons-en-Champagne
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Marne
Arondismento Châlons-en-Champagne (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
historia regiono Ĉampanjo-Ardenoj
Komunumaro Communauté d'agglomération de Châlons-en-Champagne
INSEE kodo 51108 [+]
Poŝtkodo 51000
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Benoist Apparu
(2014-2026)
Demografio
Loĝantaro 43 877  (2021) [+]
Loĝdenso 1 684 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 57′ N, 4° 22′ O (mapo)48.9566666666674.3644444444444Koordinatoj: 48° 57′ N, 4° 22′ O (mapo) [+]
Alto 83 m [+]
Areo 26,05 km² (2 605 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Châlons-en-Champagne (Marne)
Châlons-en-Champagne (Marne)
DEC
Situo de Châlons-en-Champagne
Châlons-en-Champagne (Francio)
Châlons-en-Champagne (Francio)
DEC
Situo de Châlons-en-Champagne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Châlons-en-Champagne [+]
vdr

Châlons-en-Champagne - prononco laŭ sistemo IFA [ʃɑlɔ̃ ɑ̃ ʃɑ̃paɲ] - estas franca komunumo en la iama regiono Ĉampanjo-Ardenoj (nun ekde 2016 en regiono Grand Est) kaj en la departemento Marne. Kvankam Reims, lokita en la sama departemento, estas pli multhoma, Châlons estas la ĉefurbo de la departemento. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 43 877 loĝantoj sur areo de 26,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 684 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas ankaŭ ĉefurbo de la arondismento Châlons-en-Champagne kaj de kvar kantonoj.

En la franca, la loĝantoj de Châlons nomiĝas la châlonnais.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La rivero Marno trafluas la urbon. Châlons dankas sian administran gravecon al sia centra situo en la departemento. En la regiono, ne nur Reims, sed ankaŭ Troyes kaj Charleville-Mézières estas pli multhomaj ol ĝi.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Antaŭe nomita Châlons-sur-Marne, la urbo akiris sian aktualan nomon (kiun ĝi fakte jam havis antaŭ la Franca Revolucio) en 1798. La ŝanĝo, decidita jam unufoje en 1995, estis komence rifuzita de la franca Ŝtata konsilio en 1997. Ĉi tiu fine akceptis dum la sekva jaro.

Episkopo-grafo de Châlons-en-Champagne

[redakti | redakti fonton]

En la reĝlando Francio, la episkopo de Châlons-en-Champagne estis unu el la ses klerikaj pajroj, do el la plej altrangaj nobeloj de la reĝlando.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Kolegiata preĝejo Notre-Dame-en-Vaux
Adrienne Lecouvreur
Musée des Beaux-Arts de Châlons-en-Champagne

La urbodomo estas enskribita sur la listo de historiaj monumentoj ekde 1932.

La katedralo Sankta Stefano estas enskribita sur la listo de historiaj monumentoj ekde 1862.

La kolegiata preĝejo Notre-Dame-en-Vaux (Nia Damo en valoj) estas enskribita sur la listo de Monda heredaĵo de Unesko ekde 1998.

En la urbo estas muzeo de belartoj kaj arĥeologio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]