Saltu al enhavo

Celorico de Basto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Celorico de Basto
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4890
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 098  (2011) [+]
Loĝdenso 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 8° 0′ U (mapo)41.386888888889-8.0021666666667 [+]
Areo 181,07 km² (18 107 ha) [+]
Celorico de Basto (Portugalio)
Celorico de Basto (Portugalio)
DEC
Situo de Celorico de Basto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Celorico de Basto [+]
vdr

Celorico de Basto estas portugala urbo en la subregiono Tâmega e Sousa, apartenanta al la Norda regiono en la sudoriento de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 3 431 loĝantoj.

Ĝi estas sidejo de la municipo Celorico de Basto kun 181,07 km² kaj 17 643 loĝantoj (2021), subdividita en 15 fregezioj. La municipo limas norde kun Cabeceiras de Basto, oriente kun Mondim de Basto, sude kun Amarante, sudokcidente kun Felgueiras kaj okcidente kun Fafe. Ĝi enhavas la urbetojn Celorico de Basto (sidejo de la municipo), Fermil de Basto, Mota kaj Gandarela de Basto. La punkto plej alta de la municipo estas en Viso, je 851 metroj de altitudo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Arnoia.

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al megalitoj de Neolitiko (mamoas de Planalto da Lameira), al Bronzepoko kaj al Ferepoko (Bouça de Mosqueiros, en Britelo, Kastrumo de Ladário, en Ribas, Kastrumo de Barrega, en Borba kaj Kastrumo de Ourilhe, inter aliaj). Ankaŭ la Romia Imperio lasis restaĵojn.

Celorico de Basto komponas la areon Terras de Basto, kun Mondim de Basto, Cabeceiras de Basto kaj Ribeira de Pena.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 20 000 en la jarcentkomenco ĝis atingi pinton de pli ol 24 000 en 1950, sed poste malpliiĝis ĝis nunaj 17 000, pro elmigrado.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Celorico de Basto havas la jenajn fregeziojn:

  • Agilde
  • Arnoia
  • Borba de Montanha
  • Britelo, Gémeos e Ourilhe (Celorico de Basto)
  • Caçarilhe e Infesta
  • Canedo de Basto e Corgo
  • Carvalho e Basto (Santa Tecla)
  • Codeçoso
  • Fervença
  • Moreira do Castelo
  • Rego
  • Ribas
  • São Clemente de Basto
  • Vale de Bouro
  • Veade, Gagos e Molares

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Arnoia, nura kastelo de la Romanika Vojo, en la municipo;
  • Monaĥejo de São Bento de Arnoia, de benediktanoj (en la tabelfoto);
  • Natura vojo Ecopista do Tâmega;
  • Romanikaj preĝejoj de Salvador de Fervença, de Salvador de Ribas, kaj de Santa Maria de Veade;
  • Steleo de Vila Boa;
  • Municipa Biblioteko Professor Doutor Marcelo Rebelo de Sousa (Municipa Biblioteko de Celorico de Basto);
  • Ludparko de Freixieiro.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Celorico de Basto en la portugala Vikipedio.