Saltu al enhavo

Carl Grebe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Grebe
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1816 (1816-06-20)
en Großenritte
Morto 12-an de aprilo 1890 (1890-04-12) (73-jaraĝa)
en Eisenach
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater University of Kassel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Carl Grebe
Okupo
Okupo universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carl Friedrich August GREBE (naskiĝinta la 20-an de junio 1816 en Baunatal-Großenritte, mortinta la 12-an de aprilo 1890 en Eisenach) estis germana forstisto kaj altlerneja docento. Frato lia estis la ĉefforstisto Louis Ferdinand Grebe, nevoj liaj la forstscienculo Carl Louis Grebe kaj la pentristo Fritz Grebe.

Estante filo de forstisto li pasigis la junulajn jarojn en forsta domo ĉe Trendelburg-Gottsbüren. Post frekvento de politeknika altlernejo en Kaselo li estis staĝanto en la patra forstdistrikto kaj iris en 1836/37 al Melsungen. Sekvis en 1838/39 studenteco en Berlino. Tuj poste farita vojaĝo kondukis lin en la saksian Ercmontaron, en la Fiĥtelan montaron kaj en la Turingian Arbaron kie li konatiĝis kun la forstfakulego Gottlob König el Eisenach.[1]

En la 1840-a jaro Grebe ekdocentis al la fakakademio al Eldena, kvartalo de Greifswald kiu fondiĝis nur kvin jarojn pli malfrue. Doktoriĝo sukcesis en 1841 ĉe la universitato de Marburg pri la temo De conditionibus ad arborum nostrarum saltuensium vitam necessariis. En 1842 aŭ 1843 li habilitiĝis je Greifswald. La iamaj kontaktoj kun König ebligis en 1844 deĵoradon por la Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. li translokiĝis al Eisenach kaj iĝis dua membro de la Grandduka-saksia forstplanad-komisiono, krome docento ĉe la faklernejo en Eisenach.

En la 1.4.1850 li iĝis altlernejestro. Dum multaj jaroj li trejnis bonajn forstitojn. Li verkis multajn librojn kaj eldonistis. Li estis ankaŭ konsilisto kaj kontrolisto pri la granddukaj privataj arbaroj situantaj en Silezio.

monumento Grebestein apud Ruhla
  • En junio 1862 Grebe iĝis membro ĉe akademio Leopoldina.
  • De 1865 li estis sekreta supera forstkonsilisto, de 1880 ĉefforstmajstro por la granddukujo.
  • En la 1.4.1890 li nobeliĝis.
  • Memortabulo apud belvidejo Glöckner proksime de Ruhla faris ke la loko portas la nomon Grebestein.
  • (1845) Die Beaufsichtigung der Privatwaldungen von Seiten des Staates. Versuch zur Beantwortung der Frage: "Wie weit geht die Berechtigung und Verpflichtung des Staates in Beaufsichtigung der Benutzung und Bewirtschaftung der Privatholzgrundstücke?
  • (1851) Die Forstbenutzung: Ein Nachlaß (por Gottlob König)
  • (1853) Gebirgskunde, Bodenkunde und Klimalehre in ihrer Anwendung auf Forstwirthschaft.
  • (1856) Der Buchen-Hochwaldbetrieb
  • (1858) Die Lehrforste der Eisenacher Forstschule (ekskursa gvidlibro okaze de la 8-a kongreso de forstistoj el Turingio)
  • (1867) Die Betriebs- und Ertrags-Regulierung der Forsten
  • (1880) Die Großherzogliche Sächsische Forstlehranstalt zu Eisenach. Zur Erinnerung an das 50jährige Bestehen der Anstalt den Gönnern, Freunden und Angehörigen derselben gewidmet

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Art. „Grebe, Karl“ fare de Richard Heß. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 49 (1904), p. 519–523 (tie ĉi interrete)
  • Hermann Stoetzer: Die Eisenacher Forste (Eisenach, Ruhla und Wilhelmsthal). Ein Wirtschaftsbild, Hofbuchdruckerei von H. Kahle, Eisenach 1900
  • Ekkehard Schwartz: Carl Grebe zum 150. Geburtstag (=Die sozialistische Forstwirtschaft, 7), 1966
  • Ekkehard Schwartz: Vom Werden und Wachsen der Eisenacher Forstlehranstalt unter Gottlob König (=Forstarchiv, 61/6), 1990
  • Ekkehard Schwartz: Gottlob König 1779–1849. Ein Leben für Wald und Landschaft (=Lebensbilder bedeutender thüringischer Forstleute). Kleinhampl, Erfurt 1999, ISBN 3-933956-02-1
  • Helmut Witticke, Martin Heinze: Forstausbildung in Thüringen. Schwarzburg 1946–2008, EchinoMedia Verlag, Bürgel 2009, ISBN 978-3-937107-18-9, p. 192
  • Theophil Gerber: Persönlichkeiten aus Land- und Forstwirtschaft, Gartenbau und Veterinärmedizin – Biographisches Lexikon - , kvara eldono, Verlag NoRa, Berlin 2014, p. 250

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heinrich Weigel: "Hochschullehrer, Forstpraktiker, Schriftsteller.". Ĉe: TLZ Eisenach, 15.11.1990