Camrose estas urbo en Kanado. Ĝi situas en la centra parto de la provincoAlberto, en preria pejzaĝo, proksimume 90 kilometrojn sudoriente de la urbego Edmontono. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 18 772 loĝantoj sur areo de 42,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 440 loĝantoj/km². La urbo apartenas al la censodistrikto 10 de Alberto. En ĝi troviĝas Kolegio Augustana, iama luterana kolegio kaj nun filio de la Universitato de Alberto.
La urbo Camrose havas ĝemeliĝajn kontraktojn kun pluraj similaj komunumoj en Kanado kaj alilande. Oni kreis ĉi tiujn ligojn por pligrandigi bonvolon, edukadon, kaj avantaĝojn de ekonomia kaj turisma interrilatado.
Kvankam ĝi ne estas ĝemela urbo, oni rekonas Camrose (Kimrio) kiel la urbon laŭ kiu Camrose (Alberto) nomiĝis, kaj diversaj kulturaj iniciatoj el ambaŭ urboj tamen neformale tenas regulajn rilatojn.