Buroo Internacia de Ekspozicioj
Buroo Internacia de Ekspozicioj | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo | ||
Komenco | 22-a de novembro 1928 vd | |
Geografia situo | 48° 51′ 58″ N, 2° 17′ 42″ O (mapo)48.86608752.2950912Koordinatoj: 48° 51′ 58″ N, 2° 17′ 42″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | internacia organizaĵo | |
La Buroo Internacia de Ekspozicioj (france Bureau International des Expositions, akronime BIE) estis fondita la 22-an de novembro 1928 en Parizo kun la celo de establado de komuna internacia komisiono por la dezajno kaj oferto de mondaj ekspozicioj (ankaŭ nomita france Exposition Universelle Internationale aŭ Exposition Mondiale (mallongigite Expo) aŭ parollingve Monda Foiro) same kiel aliaj internaciaj komercaj foiroj kaj ekspozicioj; La organizaĵo decidas pri la ejo, la regularo kaj la reklaminiciatoj por la komercaj foiroj (la komitato estas komparebla al la IOC).
La celoj de la agentejo, kiel formulite en ties ĉarto, estas la jenaj:
- Kontroli la horaron, ofertojn, elektojn kaj organizon de la mondaj ekspozicioj;
- Krei kadron, kiu ebligas al landoj kunlabori en la plej bonaj kondiĉoj kiel organizantoj de mondaj ekspozicioj aŭ kiel partoprenantoj en ĉi tiuj ekspozicioj per naciaj pavilonoj.
La 4-an de februaro 2016, la Buroo nombris 169 financantaj membrolandoj kiuj subskribis la Konvencion.
La BIE reguligas du specojn de ekspozicioj: Registritaj ekspozicioj (ankaŭ nomitaj Universalaj) kaj Rekonitaj ekspozicioj (internaciaj aŭ fakaj). Ĝardenekspozicioj kun statuso A1, sub la aŭspicioj de la Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktoj, estas rekonitaj ekde 1960.
La ekspozicioj administritaj de la BIE inkluzivas ankaŭ la Triennale di Milano kaj la Internacian Hortikulturan Ekspozicion.
Historio
[redakti | redakti fonton]La BIE venis sub publikan kritikon pro la kontestata 1964/1965 Monda Ekspozicio en Novjorko pro malbonaj vizitnombroj kaj manifestacioj de civitanrajtaj movadoj antaŭ la ekspoziciejo.