Bundesnachrichtendienst
Aspekto
Bundesnachrichtendienst | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bundesnachrichtendienst | |||||
buroo de ekstera spionado federacia aŭtoritato de Germanio | |||||
Komenco | 1-a de aprilo 1956 vd | ||||
Antaŭe | Organizaĵo Gehlen vd | ||||
Geografia situo | 52° 32′ 2″ N, 13° 22′ 36″ O (mapo)52.53388888888913.376669444444Koordinatoj: 52° 32′ 2″ N, 13° 22′ 36″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | centro de Bundesnachrichtendienst en Berlino | ||||
| |||||
Filioj | vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Bundesnachrichtendienst [bundes.naĥriĥtn.di:nst] (akronime: BND – germane: „Federacia sciiga servo“) estas unu el la tri sekretaj servoj de Germanio. Ĝi staras sub la kontrolo de la kanceliera oficejo kaj havas du sidejojn: en Pullach apud Munkeno kaj en Berlino (planoj kunigi ilin en Berlino antaŭ 2011 estis prokrastitaj). La BND respondecas pri informado pri eksterlando kaj havas 300 – parte sekretajn – oficejojn en Germanio kaj eksterlandoj. En 2005, la BND laborigis ĉirkaŭ 6.050 homojn, 10% el ili soldatoj de Bundeswehr; tiuj estas oficiale dungitoj de "Amt für Militärkunde" (Oficejo por Militistiko). La jara buĝeto de la BND estas konfidenca, sed ĝi superas 470 milionojn da Eŭroj.