Bruz
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bruz (stacidomo). |
Bruz | ||
komunumo | ||
La stacidomo de Bruz
| ||
|
||
Oficiala nomo: Bruz | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Arondismento | Rennes | |
Kantono | Bruz | |
Interkomunumo | Rennes Métropole | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Rivero | Vilaine | |
Situo | Bruz | |
- koordinatoj | 48° 01′ 29″ N 01° 44′ 45″ U / 48.02472 °N, 1.74583 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 99 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 12 m s. m. | |
Areo | 29,95 km² (2 995 ha) | |
Loĝantaro | 16 235 (2009) | |
- de aglomeraĵo | 395 710 | |
Denseco | 542,07 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Philippe Caffin | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35170 | |
INSEE | 35047 | |
Situo kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
| ||
Vikimedia Komunejo: Bruz | ||
Retpaĝo: ville-bruz.fr Oficiala retpaĝejo | ||
Bruz estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.
La komunumo situas en Alta-Bretonio ("Haute-Bretagne") en la lando de Rennes. Ĉefurbo de la kantono de la sama nomo, ĝi estas unu el la 37 komunumoj de la aglomeraĵa interkomunumo Rennes Métropole.
Bruz estas ĉe la bordo de la rivero Vilaine kaj posedas multajn disajn monumentojn. Iama vivloko de la episkopoj de Rennes, precipe kampara ĝis la mezo de la 20-a jc, la komunumo estas multe influata de la proksimeco de Rennes. Laŭ la loĝantaro, ekde 2008, ĝi estas la kvina urbo de la departemento[1].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]Bruz situas proksimume centre de la departemento Ille-et-Vilaine, je 14 km sud-sud-okcidente de Rennes, departementa kaj regiona prefektejoj.
La najbaraj komunumoj estas la sekvantaj:
- Saint-Jacques-de-la-Lande norde
- Chartres-de-Bretagne nordoriente
- Pont-Péan sudoriente
- Laillé sude
- Guichen sudokcidente
- Goven okcidente
- Chavagne nordokcidente
Geologio kaj reliefo
[redakti | redakti fonton]Kvankam ĝi situas en la centro de la Armorika montaro, la geologio de Bruz apartenas al la tre malsama sedimenta baseno de Rennes. Situanta ĉe la suda limo de tiu baseno, la vilaĝo Pont-Réan troviĝas sur formacio de paleozoikaj sinklinaloj el ruĝa ordovicia skisto . Tiu skisto kaj tiu, kiu ĉirkaŭas ĝin, estis longtempe ekspluatata kaj kontribuis al la arkitekturo de la lando de Rennes.
La alteco de la komunuma teritorio varias inter 40 kaj 20 m, laŭ malkruta deklivo de oriento al la rivero Vilaine okcidente. La rivero Seiche fosis valon de oriento al okcidento sude de la centro. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas sude, kie la rivero Vilaine eliras el la teritorio je alteco de 12 m. La plej alta punkto troviĝas je 99 m, ĝuste super la plej malalta punkto.
Hidrografio
[redakti | redakti fonton]La rivero Vilaine laŭlongas kaj konsistigas la okcidentan limon de la komunumo. Multaj alfluantoj de la rivero Vilaine trairas la komunumon (de la monto al la valo) :
- la rivereto Reynel konsistigas la nordan limon kun la komunumo Saint-Jacques-de-la-Lande ;
- la rivereto Mortais trairas la kampuson de Ker Lann antaŭ ol alflui en la kanalon de Cicé ;
- la rivero Meu alfluas en la riveron Vilaine ĉe la okcidenta limo ;
- la rivero Seiche fluas sude de la urbo. Ĝi alfluas en la riveron Vilaine ĉe la suda limo de la komunumo.
Personoj ligitaj al la komunumo
[redakti | redakti fonton]Aldone al la urbestroj jam cititaj supere, aparte François Joly, estas :
- Yves Mahyeuc (1462-1541), episkopo de Rennes, mortinta en la episkopa palaco de Saint-Armel.
- Mgr Louis Champion de Cicé (1648-1727), episkopo de Siam, praonklo de Jérôme Champion de Cicé kaj de Jean-Baptiste-Marie Champion de Cicé.
- Charles Olivier Marie Sévère de La Bourdonnaye (1766-1859), vendeana oficiro kaj deputito, naskiĝinta en Bruz.
- Joseph-Michel Le Soufaché (1804-1887), arkitekto, naskiĝinta en Bruz.
- Alain de Lanascol (1867-1929), matematikisto, mortinta en Bruz.
- Nadine Daviaud (1960), unu el la plej spertaj francaj tablotenisistinoj en la 1960-aj jaroj, trejnitaj en la klubo de Bruz.
- Camille Abily (1984), franca internacia futbalistino, trejnita en la klubo FC Bruz.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La loĝantaro de Bruz superas tiun de Cesson[rompita ligilo], Ouest-France, 5-an de Januaro 2011.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (1948) france Bruz la martyre. Rennes: Oberthur, p. 39.
- (ĉ. 1966) france Le Néolithique à Bruz.
- (1987) france Le pays de Bruz, p. 203. ISBN 2-9502561-0-4.
- (1994) france Bruz de B à Z. Ville de Bruz, p. 315. ISBN 2-9508202-0-4.
- (1998) france Le Chastel du Paty, un château féodal à Bruz ?. Arkivoj de departemento Ille-et-Vilaine - 2 J 733).
- (2002) france Bruz et ses environs : Bourgbarré, Orgères, Pont-Péan, St-Erblon : guide touristique. Bruz: Turismoficejo, p. 26.
- (2006) france Bruz sous les bombes, p. 253. ISBN 2-84418-078-7.
- (2008) france Bruz. éditions Alan Sutton, p. 128. ISBN 978-2-84910-789-8.