Bruneja dolaro
Aspekto
Bruneja dolaro | |
---|---|
valuto • dolaro | |
Ŝtato: | Brunejo |
Subdivido: | 100 cendoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | BND |
Mallongigo: | BR$ |
Ŝanĝokurzo | 1 singapura dolaro = 1 BND (fikse) 1 eŭro = 1,8244 BND (la 15-an de oktobro 2010) |
La Bruneja dolaro - malaje ريڠڬيت بروني, Ringgit Brunei - estas la nacia valuto de Brunejo. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas BND. Per difino, unu bruneja dolaro egalvaloras al unu singapura dolaro. La ŝtato Brunejo cetere ne havas centran bankon: la provizo de monbiletoj kaj moneroj estas inter la taskoj de la nacia ministerio pri financoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la nacia ministerio pri financoj de Brunejo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine