Brníčko (Uničov)
- Ekzistas ankaŭ Brníčko.
Brníčko | |
germane Pirnik | |
vilaĝo | |
Kapelo en Brníčko
| |
Oficiala nomo: Brníčko | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Uničov |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Hanakio |
Domoj | 130 2010 |
Rivero | Oskava |
Situo | Brníčko |
- koordinatoj | 49° 46′ 20″ N 17° 08′ 31″ O / 49.77222 °N, 17.14194 °O (mapo) |
Katastro | 4,87 km² (487 ha) Brníčko |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 91 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Brníčko (Uničov) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Brníčko (germane Pirnik) estas foje memstara vilaĝo en Ĉeĥio, nun ĝi estas parto de urbo Uničov en distrikto Olomouc. Brníčko estas apartigita de urbo Uničov de rivero Oskava, la orienta parto najbaras kun katastro de municipo Újezd. Vivas ĉi tie 338 loĝantoj (2021). En la jaro 2010 estis ĉi tie registritaj 130 adresoj.
Brníčko estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,87 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Devene Brníčko estis enloĝigita de germanlingva loĝantaro, kiu estis post la dua mondmilito ellandigita.
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Brníčko.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 310 |
1880 | 280 |
1890 | 293 |
1900 | 315 |
1910 | 340 |
1921 | 322 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 397 |
1950 | 496 |
1961 | 309 |
1970 | 277 |
1980 | 305 |
1991 | 324 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 316 |
2011 | 349 |
2021 | 338 |
Industrio
[redakti | redakti fonton]En la katastro de municipo troviĝas granda maŝinindustria entrepreno UNEX, a. s., kiu produktas produktaĵojn de peza industrio. En antaŭaj tempoj tio estis ekz. havenaj gruoj.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Tra la vilaĝo kondukas ŝoseo II/444 el Město Libavá tra Šternberk ĝis Uničov kaj plu poste ĝis Úsov kaj Mohelnice, kie ĝi ligiĝas al aŭtostrado D35. En la vilaĝo estas haltejo de fervojlinio numero 290 el Olomouc ĝis Šumperk.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Brníčko
-
Brníčko
-
Brníčko
|