Blankatufa grebo
Blankatufa grebo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankatufa grebo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Rollandia rolland (Quoy & Gaimard, 1824) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Blankatufa grebo aŭ Blanktufa grebo (Rollandia rolland) estas specio de grebo de la familio Podicipedoj kaj unu el nur du specioj de la genro Rollandia.
Ĝi troviĝas nur en Sudameriko nome en Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Falklandoj, Paragvajo, Peruo, kaj Urugvajo.
Ties natura habitato estas nesalakvaj lagoj el marnivelo al ĝis 4.500 m. Ĝi estas kutime ĉeakve kaj eliras nur por aliri la neston. Ĝi estas malfacile videbla: je minimuma danĝereblo submerĝiĝas kaj aperas for montrante nur la kapo inter la vegetaĵaro. Ili konstruas flosantan neston el malseka plantaro kiu restas ankrita al la grunda vegetaĵaro, kie la ino dematas 4 al 6 blankbluecajn ovojn.
Ĝi estas 30 cm longa. Temas pri preskaŭ tutnigra birdospecio. La komuna nomo Blankatufa rilatas al tre kontrasta blanka plumotufo kiu eliras el malantaŭa okulo, nome super la tuta orelareo. La okulo estas ankaŭ kontraste ruĝa. La beko estas fortika kaj rekta. La kapo estas eĉ pli nigra ol la cetero de la korpo nigreca.
Notoj
[redakti | redakti fonton]
|