Bidar
Bidar | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 585401 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 172 298 (2001) [+] | ||
Loĝdenso | 4 007 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 54′ N, 77° 33′ O (mapo)17.977.55Koordinatoj: 17° 54′ N, 77° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 614 m [+] | ||
Areo | 43 km² (4 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bidar [+] | |||
Bidar, kanare ಬೀದರ estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Bidar en subŝtato Karnatako en meza-suda Barato.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bidar situas sur Dekkana Altebenaĵo en alteco 710 metrojn de la marnivelo. Gulbarga troviĝas 96, Nanded 140, Solapur 173, Mumbajo 509, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 549, tutlanda ĉefurbo Delhio 1192, Kolkato 1244 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 populacio de Bidar estis 216 020.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fortikaĵo de Bidar estis konstruita 1294, poste ĝi havis gravan lokon en la historio. Sultanlando dominis de la 14-a jarcento. En 1686 Bidar estis integrigita al la Mogola Imperio kaj en 1724 al imperio de Hajderabado. Dum la brita kolonia periodo Hajderabado estis sendependa princa ŝtato sub brita rego. En 1853 Hajderabado cedis Bidar al la britoj, sed en 1860 ĝi estis redonita. Ekde 1956 tiu areo apartenis al subŝtato de Majsuro (renomita Karnatako en 1973 laŭ la lingvaj limoj de kanara.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Bidar estas manfaritaĵoj (hejmindustrio), krome muelejoj funkcias. Menciindas la fremdultrafiko.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Bidar la plej ofta lingvo en 2011 estis la kanara (kiel oficiala lingvo kaj gepatra lingvo en proporcio 50%), sed la urdua (35%) estas ofta inter islamanoj.
Instruado
[redakti | redakti fonton]En Bidar veterinara universitato, medicinaj institutoj, kolegioj kaj aerarmea altlernejo funkcias.
Religio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la barata censo en 2001 la hinduismo estas la plimulta religio en Bidar kun 55%. Islamo estas dua plej populara religio kun 35%, kristanismo 7% kaj budhismo 2%.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bidar estas fervoje atingebla, same voje per 6 vojoj. Ĉe la urbego milita flughaveno funkcias, sed laŭ nova plano akceptos civilajn flugojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Bidar jare pluvas averaĝe po 938 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-32 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo
- reĝa palaco
- gardoturo 22 metrojn alta
- pluraj preĝejoj (ekzemple moskeo konstruita inter 1423-1424)
- maŭzoleoj
- protektitaj monumentoj
- muzeo
- ĵus malkovritaj subteraj kanaloj el la 15-a jarcento, pli ol 3 km longa
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Maŭzoleo