Saltu al enhavo

Bezas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bezas
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 44121
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 1° 19′ U (mapo)40.3307741-1.324503Koordinatoj: 40° 20′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 1 165 m [+]
Areo 26,3 km² (2 630 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bezas (Provinco Teruelo)
Bezas (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Bezas
Bezas (Hispanio)
Bezas (Hispanio)
DEC
Situo de Bezas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bezas [+]
vdr

Bezas [BEzas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Lageto de Bezas.
Interpretejo de Rodeno.
Roko Peña La Cruz.

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 24 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj de la specio pinastro, kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Bezas estas unu el sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Bezas estas sur tre montara areo je 1 165 msm, tre malfacile komunikebla tra Gea de Albarracín oriente al Teruelo, sed nur farante grandan ĉirkaŭon.

En la areo estas rokpentraĵoj de prahistorio.

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Bezas kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Jabaloyas en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Frua mencio pri la lokanoj de Bezas estas de 1589, en kiu oni aludas al novkristanoj. Ĝi estis domaro de Albarrací ĝis la 22a de novembro 1843, kiam ĝi sendependiĝis kaj oni aprobis la limigon de teritorio.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Bezas estis okupita de la insurekciuloj la 1an de Aŭgusto 1937. La respublikanaj mallibeirigitoj kaptitaj de la frankistoj estis devigitaj nudiĝi en la placo kaj poste estis mortpafitaj. Sekve la kadavroj estis mutilitaj kaj legionanoj paradis svingante "trofeojn" sur bajonetoj en la placo Toriko de Teruelo.[1]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 63 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la lageto ĉirkaŭita de pinoj kaj juniperoj, Interpretejo de la Naturo de Rodeno cele al la mediedukado, naturaj lokoj Peña La Cruz kaj Fuente Buena, pinaroj, rokpentraĵoj, ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]