Bellegarde-sur-Valserine
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bellegarde (apartigilo) |
Bellegarde-sur-Valserine | |||||
---|---|---|---|---|---|
la administrejo
| |||||
delegita komunumo (2019–) komunumo en Francio (–2018) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Ain | ||||
Arondismento | Nantua | ||||
Kantono | Bellegarde-sur-Valserine | ||||
Komunumaro | Bellegarda Baseno | ||||
| |||||
INSEE kodo | 01033 [+] | ||||
Poŝtkodo | 01200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 450 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 751 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 6′ N, 5° 50′ O (mapo)46.10755.8258333333333Koordinatoj: 46° 6′ N, 5° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 356 m [+] | ||||
Areo | 15,25 km² (1 525 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bellegarde-sur-Valserine [+] | |||||
Bellegarde-sur-Valserine (prononcu: [Belgard-sür-Valsørin]) estas malaperinta franca komunumo en la departemento Ain, de la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj.
Ekde la unua de januaro 2019 ĝi formas parton de la nova komunumo Valserhône, kaj estas la administra centro de la nova komunumo.
La loĝloko situas sur la dekstra bordo de Rivero Rodano, ĉe la kunfluo de rivero Valserine, Tiu rivero estas tie pli mallarĝa, ĉar paro de ĝia akvo enprofundiĝas sub la porhavan rokon (oni nomas tion La Perdoj de Valserine). Tio permesis pli facile trapasi, kaj sekve estis strategia pasejo.
La kulmino de la komunumo estas ĉe la deklivo de monto "Grand Crêt d'Eau" en alteco de 1542 m.
La urbo estas ariĝo de pluraj vilaĝoj:
- Bellegarde, la ĉefa urbo kiu iĝis la centrurbo,
- Musinens, sur la altaĵoj, kaj ĝia kastelo,
- Coupy, oriente, kiu estis sendependa komunumo antaŭ 1966,
- Arlod, sude, alvale, sur Rodano, kie estas la rubo-brulejo de SIDEFAGE,
- Vanchy, sud-oriente, almonte sur Rodano.
La najbaraj komunumoj estas okcidente kaj norde :Châtillon-en-Michaille; oriente: Lacran kaj Léaz; sude, trans rivero Rodano: Eloise kaj Saint-Germain-sur-Rhône; sud-okcidente: Billiat kaj Villes.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bellegarde estas grava SNCF-a fervoja stacidomo, kie haltas la TGV-oj Parizo-Ĝenevo kaj Montpeliero-Ĝenevo, kaj TER al Liono, Évian-les-Bains, Bourg-en-Bresse...
La 9-an de majo 2003 brulego detruis parton de la stacidomo. La trafiko daŭrigas per provizoraj konstruaĵoj. Nova stacidomo tiel nomata "fr:Pôle multimodal de Bellegarde-sur-Valserine" estas konstruata kaj malfermos en 2010.
Trapasas la urbon la aŭtoŝoseo A 40, kies viadukto vidiĝas de malproxime.
Monumento
[redakti | redakti fonton]La kastelo de Musinens Arkivigite je 2010-01-29 per la retarkivo Wayback Machine situas norde de la urbo. Ĝi entenas kvadratan turon de la 13-a jarcento, ĉefan konstruaĵon kun ŝraŭb-ŝtuparo de la 15-a jarcento kaj fortikaĵojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bellegarde-sur-Valserine kaj ĝia regiono Arkivigite je 2009-04-25 per la retarkivo Wayback Machine
- La kastelo de Musinens Arkivigite je 2008-11-15 per la retarkivo Wayback Machine
- La perdoj de Valserine Arkivigite je 2009-07-30 per la retarkivo Wayback Machine