Beas de Granada
Beas de Granada | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 18184 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 009 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 13′ N, 3° 29′ U (mapo)37.218611111111-3.4811111111111Koordinatoj: 37° 13′ N, 3° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 072 m [+] | ||
Areo | 23,2 km² (2 320 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beas de Granada [+] | |||
Beas de Granada estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Estas en la orienta parto de Vega de Granada. Limas kun la municipoj Huétor Santillán, Quéntar, Dúdar kaj Granado.
La municipa teritorio havas etendon de 23,20 km². La urba kerno estas je 37º 13' de Latitudo Norda kaj 3º 28' de Longitudo Okcidenta, sur 1072 metroj de altitudo super la marnivelo.
La plej alta altaĵo de la municipo estas la monteto Buenavista (1667 metroj), kiu kun aliaj apudaj kiel la Monteto Oscuro, La Canasta, Los Enebrales, Calabozo, Cerro de la Cruz, Retamar, Pararrayos kaj Cuerda de los Pelados formas la Sierra de Beas.
Tiuj montoj formas parton de la Natura Parko Sierra de Huétor, sed okazis detruega arbarincendio en aŭgusto 1993 kiu tuŝis 10 000 hektarojn de variaj municipoj de la komarko. En la municipa teritorio de Beas de Granada elfluas la rivero Beas (alfluanto de Darro) kaj parto de la rivero Aguas Blancas (alfluanto de Rivero Genil).