Batina
Batina | |||
---|---|---|---|
settlement (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 31300 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 594 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 51′ N, 18° 51′ O (mapo)45.84618.85Koordinatoj: 45° 51′ N, 18° 51′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 22,8 km² (2 280 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Batina, Osijek-Baranja County [+] | |||
Batina, hungare Kiskőszeg, germane Donau-Daru-Winkel estas vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Draž.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 105 m
- Loĝantaro: 1440
- Poŝtkodo: 31 306
- Aŭtokodo: BM
- Telefonprefikso: 31
Situo
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Danubo (kiu estas samtempe la serba landlimo), (ankaŭ la hungara limo iom tie situas), laŭ ĉefvojo Beli Manastir-Sombor. Osijek troviĝas 25 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko. La romianoj fondis tie komunumon Bacincum. En 896 hungaroj alvenis kaj fondis ŝtaton en 1000. Dum la mezepoko fortikaĵo konstruiĝis, kiun reĝo Karolo la 1-a (Hungario) okupis en 1316. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. En 1910 vivis en Kiskőszeg (kiŝkOseg) 2746 da homoj, (1854 hungaroj, 256 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), al distrikto de Baranyavár, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio.
Trilanda punkto Hercegszántó-Kolut-Batina
[redakti | redakti fonton]Ĝis Traktato de Trianon la punkto troviĝis en interna parto de Hungara reĝlando, poste nova limo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj aperis. Pro sendependiĝo de Kroatio alvenis la tria limo ĉe la Danubo. La tri komunumoj situas for de la simbola punkto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo de 1756
- monumento pri Ruĝa Armeo, tie ili trairis la Danubon en 1944
- ponto 638 m-ojn longa de 1974