Bánhorváti
Aspekto
Bánhorváti estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika. Bán troviĝanta en la loknomo signifas: banuso, horvát signifas: kroato.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 29 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 48.2225/20.5068
- Alto super marnivelo: 167 m
- Loĝantaro: 1600
- Poŝtkodo: 3642
- Telefonprefikso: 48
Situo
[redakti | redakti fonton]Bánhorváti situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Kazincbarcika troviĝas 10, Putnok 11, Miskolc 30 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1220. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Ekde la 19-a jarcento la vilaĝo iĝis minovilaĝo. En 1950 komunumo Bánfalva aliĝis al Bánhorváti. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana, iam gotika Kalvinana malnova kirko (Bánhorváti) el la 14-a jarcento, en 1789 trakonstruita
- kalvinana preĝejo el la 13-a jarcento en vilaĝparto Bánfalva, en 1758 escepte la fundamenton barokiĝis
- romkatolika baroka Kirko Nomo de Sankta Maria (Bánhorváti) de 1769
- baroka Kastelo de Bánhorváti pri Platthy [plati] el la 17-a jarcento, baldaŭe parko formiĝis
- muzeeto
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Bánfalva naskiĝis: aktoro Antal Deréki, mortis Gábor Kazinczy (politikisto).
Komunumoj pri bán (= banuso) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Alsóbán | Bán | Bánfa | Bánfalva | Bánhorváti | Bánkeszi |
Bánpatak | Bánréve | Bántolmács | Bántornya | Felsőbán | Mosonbánfalva |
Komunumoj pri horvát (= kroato) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Bánhorváti | Erdőhorváti | Horvátlövő | Horvátzsidány | Nagyhorvát |