Arad
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Por urbo en Israelo rigardu la paĝon Arad (Israelo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arad (apartigilo). |
Arad | |||||
---|---|---|---|---|---|
Municipo | |||||
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Arad | ||||
Iama hungara departemento | Arad | ||||
Situo | 46° 11′ N, 21° 18′ O (mapo)46.17666666666721.301111111111Koordinatoj: 46° 11′ N, 21° 18′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 89 m | ||||
Poŝtkodo | 310... | ||||
Loĝantaro | 145 078 (2021) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 9271 (mun. 9262) | ||||
Arad [arad'] (sama nomo ankaŭ en la hungara kaj germana) estas urbo en Rumanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la rivero Mureș, 547 km nord-okcidente de Bukareŝto. En 1910 ĝi havis 63 166 loĝantojn (70 % da hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 190 114 (rumanoj, 16 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 145 078 loĝantoj sur areo de 116,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 245 loĝantoj/km².
En 1945 estis alligita al ĝi Aradu Nou, sude de rivero Mureș.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estis en 1131. Fortikaĵo konstruiĝis en 1783. En 1834 Arad iĝis libera reĝa urbo. Ĝis la Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario (departemento Arad). Post 1920 oni alligis al ĝi Micălaca, Sânnicolau Mic kaj en 1945 Aradu Nou. La 7-an, 8-an kaj 10-an de novembro 1846 koncertis en la urbo Franz Liszt. Je la 6-a de oktobro 1849 tie estis ekzekutitaj 13 ĉefoficiroj de la hungara liberecbatalo en 1848–1849 (la 13 martiroj de Arad).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Eginald Schlattner, germana hidrologo
- László Gonda, hungara aktoro mortis en Arad
- Huba Őry, hungara inĝeniero naskiĝis en Arad
- Géza Muzsnay, hungara inĝeniero mortis en Arad
- Emília Éberle, hungara-rumana gimnastikisto
- József Hunyady (librobindisto) naskiĝis en Arad
Esperanto en Arad
[redakti | redakti fonton]La dua hungara Esperanto-kongreso okazis en 1913 en Arad.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ficzay Dénes: Aradi krónika (Kroniko de Arad), 1997.
- Pávai Gyula: Aradi híres emberek (Famaj personoj de Arad), 2003.
- Katona Tamás: Az aradi vértanúk [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Arader Zeitung, germanlingva gazeto
- Listo de renomaj personoj de Arad
- Tramtransporto en Arad
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (rumane)
- Interaga mapo de la urbo
- Belartistoj hungare
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.uav.ro Universitato "Aurel Vlaicu" en Arad rumane