Anio (armeneԱնի, Ani, grekeΑνίον, Aníon, latineAbnicum) estas ruinigita kaj neloĝata mezepoka urbo situanta en la turkia provinco Kars, apud la limo kun la RespublikoArmenio. Iam ĝi estis la ĉefurbo de la mezepoka armena regno kiu kovris multon de la nuntempa Armenio kaj orienta Turkio. La urbo situis ĉe triangula loko protektita sur ĝia orienta flanko per la interkrutejo de la rivero Aĥurian kaj sur ĝia okcidenta flanko proksime de Bostanlar aŭ valo Caghkocadzor. Aĥurjan estas filio de la rivero Araks kaj formas parton de la nuna limo inter Turkio kaj Armenio. Nomita la "urbo de 1001 preĝejoj", ĝi staris sur diversaj komercvojoj kaj ĝiaj multaj religiaj konstruaĵoj, palacoj, kaj fortikaĵoj estis plejparte teknike kaj artiste inter la plej avancitaj strukturoj en la tiama mondo.
Ĉe la pinto de ĝia gloro, Anio havis 100,000 - 200,000 homojn kaj estis la rivalo de Bizanco, Bagdado kaj Kairo. Antaŭ longe fama pro la majesteco kaj gloro, Anio estis forgesita dum jarcentoj.