Aneksado de Krimeo al Rusio (2014)
La Aneksado de Krimeo al Rusio okazis en februaro — marto 2014 sekve de politika krizo en Ukrainio kadre de kiu interalie estis eksigita ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ kaj la potencon kaptis aktivuloj de la Eŭromajdano. Plejparto de la internacia komunumo plu konsideras Krimeon parto de Ukrainio.
De februaro ĝis marto 2014 en Krimeo okazis manifestacioj, kies partoprenantoj kontraŭis perfortan ŝanĝon de la potenco kaj postulis reunuiĝon de la regiono kun Rusio, kies parto ĝi estis ĝis 1954. Sekvis referendumo, dum kiu (laŭ dadumoj de organizantoj) plejparto de la voĉdonintoj subtenis Rusion. La rusiaj aŭtoritatoj akceptis peton de la krimeaj aŭtoritatoj. Baldaŭ post tio lokaj porrusiaj aktivuloj subtenataj de specialaj taĉmentoj de la rusia armeo, lokitaj en Krimeo kadre de kontrakto kun Ukrainio, okupis sidejojn de lokaj administracioj, militbazojn kaj aliajn ŝlosilajn instituciojn. La ukrainaj trupoj montris malmultan reziston kaj fortiriĝis.
Historia kunteksto
[redakti | redakti fonton]Flankoj de la konflikto
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj flankoj de la konflikto estas subtenantoj de la nova Registaro de Ukrainio (aperinta dum marto 2014) majoritataj en Ukrainio sed minoritataj en Krimeo, por-rusiaj loĝantoj (majoritataj en Krimeo), aliaj minoritataj loĝantaroj, kiel tataroj, kaj Rusia Federacio kies parlamento (Dumao) rajtigis al Vladimir Putin akcepti eblan aliĝopeton fare de la krimeaj instancoj.
Disvolvigo
[redakti | redakti fonton]Post rusa surstrata interveno en Krimeo kaj negocado de la Krimea Parlamento en Simferopolo, la Krimea Aŭtonoma Respubliko post internacie neagnoskita plebiscito estis aneksita de Rusia Federacio. Unuiĝintaj Nacioj ne agnoskis la anekson, kaj ĝi same restas neagnoskita de multaj landoj en la mondo, dum aliaj ne ĉeestis por voĉdonado kaj kelkaj ja agnoskis la aliron de Krimeo en Rusion (vidu la suban mapon de la mondo).
La 10an de aprilo 2014 la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE) decidis malpermesi voĉdonadon en la Konsilio de Eŭropo al la reprezentantoj de Rusia Federacio ĝis fino de la jaro, pro la anekso de Krimeo fare de rusiaj militaj taĉmentoj de Vladimir Putin, kio okazis post la internacie neagnoskita plebiscito en tiu eks-ukrainia duoninsulo.
2015
[redakti | redakti fonton]Sendependa sociologia esploro financita de kanada fondaĵo en januaro 2015 konstatis, ke post paso de pli ol duonjaro ekde la fakta aliĝo al Rusio plejparto de la loĝantoj (82%) daŭre subtenas la aliĝon de Krimea Respubliko al Rusio[1]. La pridemanditoj nomis la armitan konflikton en Donbaso la plej zorgiga problemo (42%).
Fina protokolo de Helsinki
[redakti | redakti fonton]Situacio urĝa kaj senprecedenta estis kreita pro la aneksado, fare de Rusio, de ukrainia Krimeo, kio malferme rompis la fundamentan principon de la Fina Akto de Helsinki pri malcedigo de la landlimoj en Eŭropo[2].
Kronologio de la kunteksto
[redakti | redakti fonton]- la 21-an de novembro 2013. Ekas protestoj sur la placo Maidan kontraŭ la politiko de Viktor Janukoviĉ (elektita prezidento de Ukrainio).
- la 20-an de februaro 2014. Nigra Ĵaŭdo. 60 manifestacintoj pereas dum kontraŭstaroj al la polico.
- la 22-an de februaro de 2014. Falas la registaro de Janukoviĉ.
- la 11-an de marto de 2014. La registaro de la Krimeo kaj Sebastopolo deklaras sian sendependiĝon disde Ukrainio por unuiĝi al Rusio.
- la 30-an de marto de 2014. Okazas manifestacioj en la Donecka kaj Luhanska provincoj favore al pli granda aŭtonomeco.
- la 12-an de aprilo de 2014. Ekas kontraŭstaroj inter prorusiaj ribeluloj kaj la ukrainia armeo en la orientaj provincoj de Ukrainio.
- la 24-an de majo de 2014. La memproklamitaj Popolaj Respublikoj de Lugansko kaj Donecko anoncis la kreadon de Federacia Ŝtato Novrusio.
- la 26-an de majo de 2014. Ekas bataloj ĉe la Internacia flughaveno Donecko kaj ĉirkaŭaĵoj.
- la 13-an de junio — 26-an de junio de 2014. Intensiĝas la bataloj en Orienta Ukrainio.
- la 17-an de julio de 2014. La aviadilo Boeing 777 de Malaysia Airlines falis ĉe Hrabove. Ĉiuj 298 pasaĝeroj kaj skipanoj pereis en la akcidento.
- la 18-an de julio — 14a de aŭgusto de 2014. Atakoj de la ukrainia armeo al Donecko kaj Lugansko.
- la 14-an de februaro 2015. Ekas batalpaŭzo inter prorusiaj ribeluloj kaj la ukrainia registaro.
- la 18-an de februaro de 2015. La ukrainia armeo abandonas la urbon Debalcevo, kiu estis en sakostrato de la teritorio de prorusiaj separatistoj post la batalpaŭzo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- StopFake (senmaskigo de mensogoj pri Ukrainio) angle, ruse
- StopFake.org Ukrainio (senmaskigo de mensogoj pri Ukrainio) esperante
- Opinio de Grigorij Javlinskij (pri Putin kaj okazaĵoj en Ukrainio; la filmo aperis en aprilo 2014) - ligilo al E-versio de la filmo: https://www.youtube.com/watch?v=X9qQRXAm2LE
- Stanislavo Belov (2015-11-01) Krimeo estas nia: reveno de la ĵurnalisto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18 . (recenzo pri la libro pri la eventoj)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Eŭromajdano
- Rezolucio 68/262 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de marto 2014 pri la teritoria integreco de Ukrainio inkluzive de Krimeo
- Krimeo estas nia
- Rus-ukraina milito (de 2014)
- Helsinka Interkonsento
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Исследование проведенное GfK Ukraine по заказу компании Berta Communications при поддержке Canada Fund for Local Initiatives для проекта Free Crimea Arkivigite je 2015-10-29 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
- ↑ (eo) Tomasz Kamusella, La rusa kaj la demokratio, Bulteno 169, paĝo 57, Albana Esperanto-Asocio, novembro 2022.