Alvaneu
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alvaneu (stacidomo). |
Alvaneu | |
---|---|
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Komunumaro | Belfort |
Koordinatoj | 46° 40′ 48″ N 9° 39′ 0″ O / 46.68000 °N, 9.65000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 48″ N 9° 39′ 0″ O / 46.68000 °N, 9.65000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 383 |
Areo | 35,63 km² |
Alteco | 1181 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7492 |
Komunumkodo | 3511 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Alvaneu (en romanĉa lingvo Alvagni) estas komunumo de la komunumaro Belfort kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo Alvaneo situas sur teraso norde de la rivero Albulo. En la fundo de la valo ĉe la alfluo de la rivero Landwasser al Albulo situas la vilaĝeto Alvaneu-Bad, kiu ankaŭ formas parton de la komunumo.
Alvaneu-Bad
[redakti | redakti fonton]La sulfuran fonton en Alvenau-Bad jam la romianoj utiligis por saniga banejo. La unua dokumenta mencio de sulfura banejo datiĝas el la jaro 1474. En la jaro 2001 en Alvaneu-Bad estis malfermita nova kuracbanejo kaj bonfarthotelo.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Alvaneu limas en nordo al Arosa, en oriento al Schmitten, en sudoriento al Filisur, en sudo al Tiefencastel, en sudokcidento al Surava, en okcidento al Brienz/Brinzauls, kaj en nordokcidento al Lantsch/Lenz.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Alvaneu pasas la kantona ĉefvojo n-ro 417 de Tiefencastel al Davos, kaj tra Alvaneu-Bad la vojo n-ro 749 tra Albulopasejo al Engadino. Sur la kantona ĉefvojo tra la vilaĝo pasas la poŝtaŭtolinio de Lenzerheide al Davos. En la valfundo en Alvaneu-Bad situas la stacidomo de Alvaneu ĉe la trajnlinio de la linio de la Retia Fervojo de Koiro tra Tiefencastel al Sankt-Maŭrico. Krome loka poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Alvaneu konektas la stacidomon kun la vilaĝocentro.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Dum Alvaneu en la 19-a jarcento estis ankoraŭ grandparte romanĉlingva komunumo, la nobro de romanĉlingvanoj en 1980 ankoraŭ estis 41,42% de la loĝantaro. En la jaro 2000 tiu nombro jam falis sub 20% nome al 16,87, dum la germanan parolis en la jaro 2000 pli ol 3 kvaronoj de la loĝantaro, nome 76,43%, kaj la italan 3,47% (kompare al 7,92% en la jaro 1980).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Alvaneu datiĝas el la jaro 1244 kiel Aluenude. En la 13-a jarcento en Alvaneu unuflanke setlis valzoj sur bieno de la Senjoroj de Vaz kaj aliflanke romanĉoj sur paŝtejoj de la episkopo de Koiro. Tiel Alvaneu jam dum mezepoko estis dulingva kaj situis sur la lingvolimo inter la germana kaj la romanĉa lingvoj. Kiel parto de la tribunalo Belfort Alvaneu fariĝis en la jaro 1338 posedaĵo de la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1436 estis formulita la landleĝaro por la duontribunalo Alvaneu, kiu ĝis la jaro 1850 estis membro de la Dektribunala Federacio. Ek de 1851 Alvaneu estas komunumo de la komunumaro Belfort en la distrikto Albulo. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Alvaneu Arkivigite je 2014-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Alvaneu en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Alvaneu – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)