Saltu al enhavo

Air Raid (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Air Raid

Disvolvo Men-A-Vision
Eldoninto Men-A-Vision
Dato de lanĉo 1982
Platformo Atari 2600
Ĝenro Pafa videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo stirstango
vdr

Air Raid estas pafa videoludo publikigita por Atari 2600 en 1982 fare de Men-A-Vision. Ĝi estas la sola ludo eldonita de tiu kompanio.[1] La kartoĉo estas blua kun T-tenilo kaj bildo de flugantaj subtasoj atakantaj futurisman urbon. Ĝi havis tre limigitan distribuadon,[2]. Pro tio ĝi fariĝis tre valora titolo por videoludaj kolektantoj.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto kontrolas ŝipon, kiu moviĝas de flanko al flanko super du konstruaĵoj, kun la celo protekti la konstruaĵojn kontraŭ detruo fare de la bomboj de malamikaj ŝipoj pli supre.[1]

Ekrankopio de Air Raid (Atari 2600).

La 10-an de aprilo 2010, la sola kompleta kopio tiam konata (kartoĉo kaj skatolo) vendiĝis por 31,600 USD.[3] Alia kopio aperis en la interreto la 22-an de oktobro 2011. Aŭkcio ĉe eBay proponis nekompletan version de la ludo (nur la kartoĉo). Air Raid tamen ankoraŭ vendiĝis por impona sumo de 3,575 USD. La aĉeto estis kompletigita kaj ambaŭ partioj interŝanĝis pozitivajn reagojn, igante ĉi tion la duan plej altan konfirmitan prezon pagitan por tiu ludo.[4]

La 24-an de oktobro 2012, la unua vere kompleta ludo (kartoĉo, instrukcio kaj skatolo) estis listigita por aŭkcio kaj fine vendiĝis por 33,433.30 USD.[2][5] Pro la amaskomunikila atento, kiun ĉi tiu kompleta kopio generis, la 26-an de oktobro 2012, tria kesta kopio (kvankam sen la instrukcio) aperis sur eBay.[6] La 28-an de junio 2021, dungito de Goodwill Industries en Fort Worth (Teksaso) trovis kaj aŭkciis ludeblan kopion de la ludo sur eBay kontraŭ 10,590.79 USD, kion la kompanio sukcese enspezis.[7][8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Weiss, Brett. (4 April 2011) Classic Home Video Games, 1972–1984: A Complete Reference Guide. McFarland. ISBN 978-0-7864-8755-4.
  2. 2,0 2,1 . Family unearths rare Atari game from storage, it could sell for $30,000. Vox Media (25 October 2012).
  3. . Man Pays $31,600 for an Atari Game - Seriously. Voice Media Group (2010-04-13). Alirita 2017-04-17.
  4. Air Raid Atari 2600 Sells for $3,575. VideoGameAuctions.com. Arkivita el la originalo je 2011-11-13. Alirita 2011-11-03.
  5. . The ONE THE ONLY Complete Air Raid Ever Found - CIB (4 November 2012). Arkivita el la originalo je 8 November 2012.
  6. Atari 2600 Air Raid Game in Original Box Extremely RARE. eBay. Alirita 2017-04-17.
  7. . Rare Atari game donated to Fort Worth Goodwill store sold to bidder for record amount. McClatchy (2021-06-28). Alirita 2021-06-30.
  8. . Rare Atari game found at a Fort Worth Goodwill nets more than $10K at auction. A. H. Belo (2021-06-28). Alirita 2021-06-30.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]