Aed (Skotlando)
Aed | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Piktoj aŭ de la Skotoj | |||||
Regado | de 877 ĝis 878 | ||||
Antaŭulo | Konstantino la 1-a | ||||
Sekvanto | Giric | ||||
Persona informo | |||||
Áed mac Cináeda Áed | |||||
Naskonomo | Áed mac Cináeda (malnovskotgaele) | ||||
Naskiĝo | antaŭ 858 | ||||
Morto | 878 en Strathallan | ||||
Tombo | Iona (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Skotlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Alpinoj | ||||
Patro | Kenneth la 1-a | ||||
Gefratoj | Konstanteno la 1-a kaj Máel Muire ingen Cináeda (en) vd | ||||
Infanoj | Konstantino la 2-a, reĝo de la Piktoj/Skotoj | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Áed mac Cináeda (mortis en 878) estis filo de Kenneth la 1-a ("Cináed mac Ailpín"). Li fariĝis reĝo de la Piktoj en 877 kiam li sekvis sian fraton Konstantino la 1-a.
Regado
[redakti | redakti fonton]La Kroniko de la Reĝoj de Alba diras pri Áed: "Edus [Áed] tenis la saman [t.e. la reĝlando] dum unu jaro. La mallongeco de lia reĝado testamentis nenion neforgeseblan al historio. Li estis mortigita en la urbo de Nrurim." Nrurim ne estas identigita.
La Analoj de Ulster diras ke en 878: "Áed mac Cináeda, reĝo de la Piktoj, estis mortigita de siaj asociitoj." Tradicio, raportita de Georgo Chalmers en lia Caledonia (1807) kaj de la Nova Statistika Konto (1834–1845), mencias ke la frua-historia altaĵeto de la Cunninghillock de Inverurie estus la entombigejo de Áed.
Pli longa raporto estis interpolita en la Origynale Cronykil of Scotland (Originalaj Kronikoj de Skotlando) de Andrew de Wyntoun. Tio ĉi mencias ke Áed regis unu jaron kaj estis mortigita de sia posteulo Giric en Strathallan, kaj aliaj reĝaj listoj havas la saman raporton.
Estas necerte kiu, se iu ajn, el la reĝoj en la Profetaĵo de Berchán estus Áed. William Forbes Skene supozis ke la sekvantaj versoj referis al Áed:
129. Alia reĝo prenos [suverenecon]; malgranda estas la profito kiun li ne disigas. Alas por Skotlando thenceforward. Lia nomo estos la Furioza.
130. Li regos dum mallonga tempo super Skotlando. La volo ne estu [vorto necerta] rebita. Ve por Skotlando, tra la junularo; ve por iliaj libroj, ve por iliaj testamentaĵoj.
131. Li estos dum naŭ jaroj en la reĝlando. Mi diros vin—ĝi estos rakonto de vero—li mortas sen sonorilo, kun komuneco, en la vespero, en mortiga transludo.
La filo de Áed, Konstantino la 2-a, fariĝis reĝo en 900. La ideo ke Donaldo la 2-a de Strathclyde estis filo de Áed, bazita sur konfuzanta enskribigo en la Kroniko de la Reĝoj de Alba, estas disputata.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Áed mac Cináeda en la angla Vikipedio.