Adolf Krause
Adolf KRAUSE (naskiĝinta en 1935 en Marburg) estas germana pentristo kaj grafikisto aktivanta en Vajmaro.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Post transloĝiĝo en 1939 al Turingio, Adolf trejniĝis inter 1949 kaj 1956 kiel dekoracipentristo. Poste li studis (ĝis 1961) ĉe la Pedagogia altlernejo erfurta artinstruadon kaj germanistikon.
Ĝis 1979 li instruistis Vajmare. Poste li estis kuratoro kaj ekspoziciorganiza laborrondestro ĉe Goeta Muzeo.[1] Inter 1982 kaj 1997 Krause denove instruistis (Vajmare ĉe Heinrich-Rau-lernejo kaj poste ĉe Friedrich-Schiller-gimnazio) estante paralele fakkonsilisto pri artedukado. De 1995 li estas membro ĉe la artista societo Kunstverein Hofatelier e.V. pretiganta siajn verkojn por eksponado; malantaŭ la lerneja retiriĝo en 1997 Krause fariĝis liberprofesiulo. En 1981 ekis lia prezento ĉeekspozicia, ankaŭ en fremdaj landoj sed ĉiam denove Vajmare.[2] Vajmare bildoj liaj ekz. spekteblis ĉe Artohalo de Kessler.[3]
Krause fokusiĝis pri portretoj kaj pejzaĝoj. Por li imitotaj kolegoj estis Otto Paetz kaj Otto Knöpfer. La kolora kaj forma lingvoj de la verkaro troviĝas inter impresionismo kaj ekspresionismo. Rilate al pejzaĝpentrado (internacie ekz. de norvegaj fjordoj aŭ provencaj apudmaraĵoj) li ofte trovis egan kontenton de la bildigo de hejmaj motivoj, ekz. de Ruĝa Turo (apud Kastelo Belvedere, 2013), Kastelo Belvedere mem (2020) aŭ de la medioj de Kahla kaj Kastelo Leuchtenburg.
Laŭdegis lian stilon okaze de ekspozicio en 2016 en Mühlhausen la kritikisto kaj municipa fakulo en la artdepartemento Friedrich Stemmler[4] tiel[5]:
Adolf Krause fängt die jeweiligen Eindrücke häufig mit einer sinnlichen Farbgebung und bewußt gesetzten Lichtakzenten ein. Dabei gemahnen seine Arbeiten in ihrer Lichtführung und mitunter skizzenhaften Andeutung des Bildgegenstandes an die letzte Generation der Weimarer Malerschule."
Ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1984 Erfurto – Galerie im Rieth
- 1985 Ostrovo – Urba galerio
- 1994 Bad Berka – Altes Gesellschaftshaus
- 1995 Rehling – Kastelo Hausen
- 1998 Luksemburgo – Eŭropo-Centro
- 1999 Berlin – Galerie Solitair
- 2005 Chauvigny – Municipa Kulturcentro
- 2012 Trier – Tufa
- 2013 Rothenburg ob der Tauber – Kriminalmuseum[6]
- 2016 Stationen einer Reise, Mühlhausen – Mühlhäuser Museen[7]
- 2017 Gerlfangen – Kulturzentrum
- 2021 Vajmaro – Kunsthalle Harry Graf Kessler
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ausstellung Georg Felsmann, Karl-Marx-Stadt; Adolf Krause, Weimar; Eberhard Löbel, Leipzig; Brigitte Szakul, Erfurt; Gerd Thielemann, Leipzig: Sept./Okt. '88, Kleine Galerie des Kulturbundes der DDR, Weimar 1988 (ekspozicikatalogo)
- Weimarer Künstler des Kunstvereins Hofatelier (eld.): Wolf Bertram Becker, Norbert Gladis, Ulrich Holland, Arndt Joshat, Adolf Krause, Erika Krämer, Michael Lenhardt, Anna Schuch, Peter Vent, Dieter M. Weidenbach, Brigitte Wischnack, Niedergrunstedt 1996.
- Brigitte Wischnack: Adolf Krause : Malerei, Weimar 2000.
- Dieter Fechner: Bildende Künstler entdecken Mühlhausen/Thüringen : ein Überblick, Rockstuhl, Bad Langensalza 2006.
- Dieter Eckardt, Wolfgang Hecht kaj Adolf Krause: Johann Wolfgang Goethe. Thüringer Zeichnungen. Aus den Beständen des Goethe-Nationalmuseums, NFG, Weimar 1982.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hejmpaĝo
- "Neue Ausstellung mit zwei Kuenstlern aus Weimar." - Ĉe: TA, 20.5.2017
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Neue Museumskunde: Theorie und Praxis der Museumarbeit, volumo 26 (1983), Deutscher Verlag der Wissenschaften, p. 133.
- ↑ Kunsterziehung: Zeitschrift für Lehrer und Jugenderzieher, Volk und Wissen Volkseigener Verlag, 1976, p. 19.
- ↑ jarprogramo 2021 por la Urbomuzeo de Vajmaro
- ↑ "Von Einhörnern und Drachentötern" (ekskurso julio 2019)
- ↑ Traduko: Krause ofte kaptas la impresojn per sensuala kolorigo kaj intence faritaj lumakcentoj. Rezulto lume kaj skizose memorigas onin pri la lasta generacio de la fama Vajmara Skolo.
- ↑ https://www.kriminalmuseum.eu/blog/ausstellung/adolf-krause-ansichtssachen/
- ↑ "Stationen einer Reise" Arkivigite je 2024-04-02 per la retarkivo Wayback Machine, Kulturhistorisches Museum, Mühlhausen