Saltu al enhavo

Abdelaziz Bouteflika

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdelaziz Bouteflika
عبد العزيز بوتفليقة
Persona informo
عبد العزيز بوتفليقة
Naskiĝo 2-an de marto 1937 (1937-03-02)
en Uĝda,  Franca protektorato de Maroko
Morto 17-an de septembro 2021 (2021-09-17) (84-jaraĝa)
en Zéralda
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo El Alia Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamosufiismo vd
Lingvoj arabafranca vd
Loĝloko Zéralda • El Biar vd
Ŝtataneco Alĝerio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Alĝero Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Naciliberiga Fronto Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Said Bouteflika (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Amal Triki (en) Traduki (1990–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
revoluciulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Prezidanto de Alĝerio
Dum 19992019
Antaŭulo Liamine Zéroual
Sekvanto Abdelkader Bensalah (komisie) ; Abdelmaĝid Tebbun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abdelaziz BOUTEFLIKA [bu:tefli:ka], arabe عبد العزيز بوتفليقة ʿAbd al-ʿAzīz Būtaflīqa (naskiĝis la  2-an de marto 1937 (nun 1937-03-02) en Oujda - mortis la 17-an de septembro 2021 (84-jara) en Zéralda)[1] estis ekde 1999 ĝis 2019 la Prezidanto de Alĝerio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Bouteflika naskiĝis la  2-an de marto 1937 (nun 1937-03-02) en la urbo Oujda en Maroko. Ekde 1956 li fariĝis membro de la FLN laŭ la franca nomo Front de Libération Nationale, kiu batalis por la sendependeco for de la franca ŝtato. Sub Houari Boumédiène li tre rapide akiris altajn postenojn kaj en 1962 li fariĝis ministro pri junularo, sporto kaj turismo. Poste li fariĝis ministro pri eksteraj aferoj de Alĝerio. Post la morto de Boumédiène li kandidatis kiel prezidanto, sed pro subteno al Chadli Bendjedid fare de la armeo, li ne sukcesis kaj estis en ekzilo dum ses jaroj.[1] Nur en 1999 li elektiĝis kiel prezidanto post Liamine Zéroual. Post tiu venko en la balotoj, li oficialigis la batalĉeson inter la Islama Armeo de Savo kaj proponis procezon de dialogo kaj nacia reamikigo kiu finigis la enlandan militon la 6-an de junio 1999.[1]

Li estis reelektita trifoje, en Aprilo 2009 la trian fojon kaj en 2014 la lastan fojon spite la fakton ke li estis suferinta ikton kaj eĉ ne partoprenis en la balotkampanjo. Ekde tiam apenaŭ aperis publike kaj ne direktis sin al aŭskultantaro. Februare 2019 li anoncis, ke li kandidatiĝos denove spite sian evidentan fizikan malbonan sanstaton. Okazis publikaj protestoj kaj li demisiis.[1]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 EFE, Muere el expresidente argelino Abdelaziz Bouteflika, enfermo desde 2013 Público, 18/09/2021 11:23, Alirita la 18-an de septembro 2021

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]