Abatejo Mettlach
Aspekto
Abatejo Mettlach | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 49° 29′ 39″ N, 6° 35′ 38″ O (mapo)49.49416.594Koordinatoj: 49° 29′ 39″ N, 6° 35′ 38″ O (mapo) | ||||
Abatejo Mettlach | |||||
Vikimedia Komunejo: Abtei Mettlach [+] | |||||
La abatejo Sankta Petro kaj Maria en la sarlanda urbeto Mettlach en Germanio estis Benediktana monaĥejo. Ĝi fondiĝis fine de la 7-a jarcento. Ĝis la 10-a jarcento, la ĉefepiskopo de Treviro estis ankaŭ abato de Mettlach en persona unio.
La monaĥejaj konstruaĵoj estis forlasitaj de la monaĥoj dum la Franca Revolucio. Hodiaŭ enestas la ĉefa administrejo de la firmao Villeroy & Boch.