Aaron Burr
Aspekto
Aaron BURR estis usona politikisto. Li naskiĝis la 6-an de februaro 1756 en Newark, Kolonio de Nov-Ĵerzejo en la Brita imperio kaj mortis la 14-an de septembro 1836, 80-jara, en Port Richmond, Nov-Jorkio, Usono. En 1796 li kunkonkuris pri la historie tria usona prezidanta elekto, sed li malvenkis: la dua prezidanto de Usono fine iĝis John Adams. Sekve de 1801 ĝis 1805 li funkciis kiel vicprezidanto de Usono. La partio de Aaron Burr estis la Demokrat-Respublikana Partio de Usono.
|