6 Hebo
6 Hebo | |
Asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 6 Hebe |
Aliaj nomoj | 1947 JB, A847 NA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Hebo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Karl Ludwig Hencke |
Dato de malkovro | 1-a de julio 1847 |
Loko de malkovro | Drezdenko (tiam "Driesen", en Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
362,959 Gm (2,426 AU) 289,958 Gm (1,938 AU) 435,960 Gm (2,914 AU) |
Discentreco | 0,201 |
Meza anomaliangulo | 118,017° |
Klinangulo | 14,765° (sur la ekliptiko) |
Periodo | 1 380,373 t (3,78 j) |
Meza cirkulrapido | 18,93 km/s averaĝe |
Longitudo de suprenira nodo |
138,752° |
Argum. de periapsido | 239,059° |
Naturaj satelitoj | ? |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
205 × 185 × 170 km[1] 185.18 ± 2,9 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,37 ×1019 kg[1] ~ 4 000 kg/m3[1] ~ 0,087 m/s2 ~ 0,13 km/s |
Rotacia periodo | 0,3031 tago (7,2745 horoj) |
Aksa kliniteco | ~ 42° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 170 K |
Geometria albedo | 0,268 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 5,71 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,41 vd 11,5 7,5 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,065" 0,26" |
6 Hebo estas granda asteroido de la asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Hebo estas la sesa malkovrita asteroido, dua malkovro far de Karl Ludwig Hencke kiu antaŭe malkovris 5 Astraea.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Maldaŭre nomata 1947 JB, ĝi ricevis de Carl Friedrich Gauss la nomon "Hebo", tiu de Hebo (greke Ήβη), la helena diino de la juneco.
Simbolo
[redakti | redakti fonton]Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Hebo estas .
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ĝia maso estas ĉirkaŭ 0,5% de la maso de la tuta asteroida zono. Ĝia granda denso (kompareba kun tiu de Tero) pensigas pri kompakta korpo, ne frakasita de alfrapoj (male al aliaj tiagrandaj asteroidoj, kiuj similas amasojn da ŝtonetoj).
Ĝia surfaco aperas hela, kaj ŝajnas esti riĉa je metaloj (fero, nikelo) kaj similas tiu de la H-tipaj ĥondritoj. Hebo estus la ĉefa fonto de tiaj meteorŝtonoj, kaj de ferometeoritoj de tipo IIE.[2]
Ebla satelito
[redakti | redakti fonton]la 5-an de marto 1977, Hebo kaŝis la stelon Kaffaljidhma (Gama de la Baleno). Ĉiuokaze, Paul D. Maley asertis esti malkovrinta naturan sateliton de Hebo, al kiu li donis la kromnomon "Jebe" (eltirata de "Hebe Jebe", fama angla kanzono). Tiu malkovro neniam estis konfirmita.[3]
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Asteroido 6 Hebo Arkivigite je 2013-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
5 Astraea | 6 Hebo | 7 Iris |