Saltu al enhavo

Ĥabazito

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
senkolora kabacito-Na (solkristalo, bildo meze, supre) kaj la senkolora filipsito (skvama agregato, meze en la bildo) el Aci Castello, Sicilio, Italujo

Ĥabazito estas tektosilika mineralo el la zeolita grupo kun la formulo: (Ca,Na2,K2,Mg)Al2Si4O12·6H2O. Rekonataj variantoj estas la ĥabazit-Ca, ĥabazit-K, ĥabazit-Na, kaj ĥabazit-Sr, dependante de la indikata katjono.

Ĥabazito kristaliĝas en trigonala kristala sistemo kun tipaj romboedre formitaj kristaloj kiuj estas ŝajn-kuboj. La koloro de la mineralo estas hela (rozkolore blanka, senkolora, flava), ties polvo estas blanka, senkolora. La mineralo mem estas diafana.

  • Dureco: 4,5
  • Denso: 2,0-2,1
  • Splitiĝo: malbona
  • Lumo: vitra

Ĝi aperas apud aliaj zeolitaj mineraloj. Ĝin ofte akompanas la mineraloj kiel filipsito, dezmino, harmotomo, analcimo, kalcito, kvarco, epidoto, fluorito, feldspato.

kabacito- kristalŝtupo el Lambareiði, Ferooj, Danlando (grandeco: 8 cm × 4 cm)

Ĉiu membro de la kabacito-serio kristaliĝas en trigonala kristalsistemokun jenaj kemiaj formuloj:

  • Kabacito-Ca - Ca2[Al4Si8O24]·13H2O
  • kabacito-K - (K2NaCa0.5)[Al4Si8O24]·11H2O
  • kabacito-Mg - (Mg0.7K0.5Ca0.5Na0.1)[Al3Si9O24]·10H2O[1]
  • kabacito-Na - (Na3K)[Al4Si8O24]·11H2O
  • kabacisto-Sr - (Sr,Ca)2[Al4Si8O24]·11H2O
salmkolora, psedokuba kabacito-Ca-emelo sur senkolora helandito-Ca el Wasson Bluff, Parrsboro, Bay of Fundy, Kantono Cumberland, Nova Scotia, Kanado (grandeco: 3,3 cm × 2,9 cm × 1,5 cm)
flaveca kabacito de Cheltenham Beach, norda insulo, Nov-Zelando

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • L. Bosc D’Antic: Mémoire sur la chabazie. In: Journal d'Histoire Naturelle. Band 2 (1792), S. 181–184 (PDF 2,55 MB)
  • Friedrich Klockmann, Paul Ramdohr (Hrsg), Karl Hugo Strunz: Klockmanns Lehrbuch der Mineralogie. 16a eldono. MVS Medizinverlage Stuttgart. Stuttgart. 1978. paĝoj 796–797. ISBN=3-432-82986-8
  • Douglas S. Coombs, Alberto Alberti, Thomas Armbruster, Gilberto Artioli, Carmine Colella, Ermanno Galli, Joel D. Grice, Friedrich Liebau, Joseph A. Mandarino, Hideo Minato, Ernest Henry Nickel, Elio Passaglia, Donald R. Peacor, Simona Quartieri, Romano Rinaldi, Malcom Ross, Richard A. Sheppard, Ekkehart Tillmanns, Giovanna Vezzalini: Recommended nomenclature for zeolite minerals: report of the Subcommittee on Zeolites of the International Mineralogical Association, Commission on New Minerals and Mineral Names. In: The Canadian Mineralogist. Band 35 (1997), S. 1571–1606 (PDF 3,3 MB; Heulandit-Serie ab S. 9)
  • Martin Okrusch, Siegfried Matthes: Mineralogie. Eine Einführung in die spezielle Mineralogie, Petrologie und Lagerstättenkunde. 7a eldono. Springer Verlag. Berlin u. a.. 2005 paĝoj 128 (Chabasit-Ca). ISBN=3-540-23812-3

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]