Faceto (geometrio)
En geometrio, vorto faceto havas du konfliktantajn signifojn.
Ero de hiperpluredro aŭ kahelaro
[redakti | redakti fonton]Faceto estas (n-1)-dimensia ero de n-dimensia hiperpluredro aŭ de (n-1)-dimensia kahelaro.
Por diversaj dimensioj de hiperpluredro, la facetoj estas:
- latero de plurlatero,
- edro de pluredro,
- ĉelo de plurĉelo (4-hiperpluredro),
- 4-hiperĉelo de 5-hiperpluredro,
- 5-hiperĉelo de 6-hiperpluredro,
- ...
Por diversaj dimensioj de kahelaroj (eŭklidaj aŭ hiperbolaj), la facetoj estas:
- latero de kahelaro de 1-dimensia linio,
- edro de kahelaro de 2-dimensia ebeno,
- ĉelo de kahelaro de 3-dimensia spaco,
- 4-hiperĉelo de kahelaro de 4-dimensia spaco,
- 5-hiperĉelo de kahelaro de 5-dimensia spaco,
- ...
Akurate du facetoj kuniĝas je ĉiu kresto en hiperpluredro aŭ kahelaro.
Ankaŭ, kiel j-faceto estas iam priskribata j-hiperĉelo.
Sube dimensia hiperpluredro kun la samaj verticoj
[redakti | redakti fonton]Faceto de pluredro estas ĉiu plurlatero kies anguloj estas verticoj de la pluredro. Per vastigaĵo al pli altaj dimensioj, faceto estas ĉiu j-dimensia hiperpluredro) kies verticoj estas verticoj de iu donita n-dimensia hiperpluredro, ĉi tie 0<j<n.
Povas esti eble trovi kaj kunigi ĉi tiajn facetojn kaj formi novan n-hiperpluredron. Ĉi tiu procezo estas facetado aŭ facetigo kaj ĝi estas la inverso de procezo de steligo.
Ekzemple, kubo, inter aliaj, havas triangulajn facetojn, kvar vere selektitaj ĉi tiaj facetoj formas regulan kvaredron.
Faco kaj faceto
[redakti | redakti fonton]Laŭ Francisko Azorín Faco estas Antaŭaĵo de io.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina facies (faco, vizaĝo). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj faceto, por malgranda faco, ofte glata kiel rezultanta pro tranĉado de solido per ebeno; faceti, por fari facetojn sur io; surfaco, por limo, kiu apartigas korpon de la spaco ekster, lokaro de sinsekvaj pozicioj de linio (naskanto), gvidita de aliaj linioj (direktantoj); facebena, facrevolua, facmalebena, facduaorda aŭ kvadrikoj.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 70.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eric W. Weisstein, Faceto en MathWorld.
- George Olshevsky, Faceto en Glossary for Hyperspace.