162173 Ryugu
162173 Ryugu | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Orbito de 162173 Ryugu
| |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 162173 Ryugu |
Aliaj nomoj | 1999 JU3 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Ryūgū-jō vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 10-a de majo 1999 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Unua enorbitiĝo | Hajabusa 2 27-a de junio 2018[1] |
Unua surteriĝo | Minerva II-1 (el Hajabusa 2) 21-a de septembro 2018[2] |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
177,962 Gm (1,190 AU) 144,109 Gm (0,9633 AU) 211,815 Gm (1,416 AU) |
Discentreco | 0,1902 |
Meza anomaliangulo | 3,983° Epoko 12-a de decembro 2011 |
Klinangulo | 5,884° |
Periodo | 473,915 tagoj (1,298 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
251,620° |
Argum. de periapsido | 211,426° |
Terdistanco - Minimuma |
95 490 km (0,0006383 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,865 ± 0,015 km |
Maso - Surfaca falakcelo |
4,5 × 1011 kg[3] 0,123 mm/s² |
Rotacia periodo | 0,3178 tago (7,627 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,037 ± 0,002 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Cg |
Absoluta magnitudo | 19,3 |
162173 Ryugu estas tre malgranda, malhela marsrenkonta kaj terrenkonta apolona asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto. Ĝi estis malkovrita la 10-an de majo 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo « LINEAR » (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono). Ĝi estas la celo de la japana kosmosondilo Hajabusa 2, lanĉita de la JAXA la 3-an de decembro 2014,[1] kiu celas alvenigi specimenojn da asteroida materio.
La 28-an de septembro 2015, Minor Planet Center nomis ĝin Ryugu, alude al Ryūgū-jō, mita submara palaco de Ryujin, la drako-dio de la maro en la japana mitologio. En rakonto, la fiŝkaptisto Urashima Tarō vojaĝas al la palaco sur la dorso de martestudo kaj revenas kun mistera skatolo, samkiel Hajabusa 2 revenas kun asteroidaj specimenoj.[4]
Orbito
Ĝia discentra orbito krucas tiun de Tero kaj tanĝas tiun de Marso, ĝi estas terrenkonta asteroido kaj ankaŭ teknike marsrenkonta. Ĝia tera MOID-oj estas 0,0006383 AU (95 490 km) kaj ĝia marsa MOID; 0,0891418 AU (13,335 milionoj da km).
- La 13-an de januaro 1930 ĝi pasis al 0,08046 AU (12,037 milionoj da km) de Tero.
- La 20-an de septembro 2020 ĝi pasas al 0,06053 AU (9,055 milionoj da km) de nia planedo.
- La 5-an de decembro 2076 ĝi pasos al 0,008624 AU (1,290 milionoj da km) de la Luno.
- La 6-an de decembro 2076 ĝi pasos al 0,01044 AU (1,562 milionoj da km) de la Tero.
- La 21-an de oktobro 1948 ĝi pasis al 0,08363 AU (12,511 milionoj da km) de Marso.
- La 12-an de aprilo 2020 ĝi pasas al 0,08932 AU (13,362 milionoj da km) de Marso.
- La 11-an de decembro 2198 ĝi pasos al 0,07640 AU (11,429 milionoj da km) de Marso.
Ecoj
162173 Ryugu havas krude du-konusan formon, similanta turbon kun bone difinata ekvatora kresto; formo, kiu iom memorigas tiun de 101955 Bennu,[5][6] tipa strukturo de rubamaso.[7] kie fajnaj partikloj da regolito amasiĝis ĉe la ekvatoron pro la malforta gravita forto kaj la centrifuga forto.
Ĝia falakcelo estas taksita je 0,11 mm/s² (0,00011 m/s²) ĉe la ekvatoro kaj 0,15 mm/s² ĉe la polusoj, ĝia maso estas taksita je ĉirkaŭ 450 milionoj da tunoj.[8]
Ĝia rotacio estas retrograda rilate al ĝia orbita movo; ĝia surfaco aspektas prisemita de diversgrandaj rokoj; plej elstara estas roko tiel nomata Otohime Saxum, de grando de ĉirkaŭ 140 m. proksima de la suda poluso,[9][10] estis nomita laŭ la princino Otohime, filino de la dio-drako Ryujin kaj mita avino de la imperiestro Ĝimmu.
Komponiĝo
Ryugu estas de spektra klaso "Cg" tio, kiu indikas karbonecan asteroidon (klaso "C"), riĉa je organikaj komponaĵoj kaj hidrataj mineraloj, kaj ĉeesto de filosilikatoj (argilo kaj glimo) kiel ĉe la korpoj de klaso "G".
En 2018 kometeca aktiveco esti observita,[11] ebla signo de la ĉeesto de rezidua glacia kerno.
Esploro
La japana kosmosondilo Hajabusa 2 estis lanĉita al Ryugu far'de la JAXA la 3-an de decembro 2014,[1] kun celo revenigi specimenojn da asteroida materio. La kosmoveturilo alvenis apud la asteroidon la 27-an de junio 2018. Tie, ĝi lanĉis la alterigilon Minerva II-1, kiu trafis la asteroidon la 21-a de septembro 2018,[2] kaj deponis du saltantajn roverojn ĉe la surfacon de Ryugu.[12][13]
La 23-a de februaro 2019, Hajabusa 2 tuŝetis la surfacon de Ryugu por preni specimenon.[14]
Tria rovero (MASCOT) estis lanĉita la 3-an de oktobro 2018, kvara rovero estos laŭplane lanĉata en 2019 Estas ankaŭ planita pafi kuglon al la asteroida surfaco por krei alfrapan krateron el kies profundo Hajabusa 2 ĉerpos specimenojn de sub-grundo.
La revenigo de la specimenoj okazis la 5-an de decembro 2020.
Porinfana konkurso
Okaze de la misio Hajabusa 2, kosmaj agentejoj organizis konkurson inter la 21-a de marto kaj la 30-a de aprilo 2018[15] por la infanoj de Francio, Germanio kaj Japanio. La konkursanoj desegnu la asteroidon Ryugu laŭ tri kategorio : realismo, humuro kaj krepovo.[16]
Notoj kaj referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Asteroida Esplorilo "Hajabusa 2"; el la paĝaro de JAXA (angle)
- ↑ 2,0 2,1 MINERVA-II1: Sukcesa kapto de bildo; surteriĝo sur Ryugu kaj salto ! el la paĝaro de JAXA (angle)
- ↑ La teamo de Hajabusa 2 decidas datojn de asteroida surteriĝo (angle)
- ↑ Elekto de la nomo de la Asteroido 1999 JU3, celo de la Asteroida Esplorilo "Hajabusa 2"; el la paĝaro de JAXA (angle)
- ↑ Kial asteroidoj kiel Ryugu kaj Bennu havas kvadratan formon ?; el Futura Science (france)
- ↑ Ryugu kaj Bennu similas turbojn kaj sciencistoj volas scii kial; el Science News, 18-a de decembro 2018 (angle)
- ↑ Aĵoj Saltas Sur la Asteroido Ryugu — Vidu La Unuan Foton Kaj Promenu; el Astro Bob (angle)
- ↑ Situacio de operacio por la asteroida esplorilo Hajabusa 2", en la najbaraĵo de Ryugu; 5-a de Septembro 2018; el la paĝaro de JAXA (angle)
- ↑ Lokoj ĉe la surfaco de Ryugu estis nomitaj; el la paĝaro de JAXA (angle)
- ↑ Helecaj kaj morfologiaj variadoj ĉe la surfacaj rokoj de 162173 Ryugu, de S. Sasaki kaj alikaj; 50th Lunar and Planetary Science Conference 2019 (angle)
- ↑ Novaj kandidatatoj kiel aktivaj asteroidoj : Ĉefzonaj (145) Adeona, (704) Interamnia, (779) Nina, (1474) Beira, kaj Apud-tera (162173) Ryugu; de Vladimir V. Busarev, Andrei B. Makalkin, Faith Vilas, Sergey I.Barabanov kaj Marina P.Scherbina; el Icarus Aprilo 2018 (angle)
- ↑ Japana kosmosondilo lanĉas saltantajn roverojn al asteroido; el Phys.org 21-a de septembro 2018 (angle)
- ↑ Por kio utilos la roveroj lanĉitaj sur la asteroidon Ryugu ? El RTL futur Arkivigite je 2019-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- ↑ Hayabusa-2 : Japana kosmoveturilo tuŝas asteroidon; el BBC News 22-a de februaro 2019 (angle)
- ↑ Konkurso « Desegnu por mi la asteroidon Ryugu »; la 21-a de marto 2018, el la paĝaro de CNES (france)
- ↑ La gajnintoj de la konkurso « Desegnu por mi la asteroidon Ryugu » estas...; ibidem (france)
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- angle Hayabusa-2 – Asteroida Esplorada Misio; el Spaceflight 101
- angle Brian May, de Queen, rok-muzikas vin per stereo-bildoj de la Asteroido Ryugu; el Space.com
- france Ryugu; far'de Jean-Luc Goudet el Futura Science
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 162173 Ryugu en la angla Vikipedio.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (162001 – 163000) | Poste: |
---|---|---|
(162172) 1999 GQ58 | 162173 Ryugu | (162174) 1999 JS11 |