Václav Zouzalík
Václav Zouzalík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1992 (31-jaraĝa) en Olomouc |
Lingvoj | ĉeĥa • Esperanto • angla • Tokipono • germana • slovaka |
Loĝloko | Litovel • České Budějovice • Brno |
Nacieco | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Alma mater | Masaryk-Universitato |
Infanoj | 0 |
Okupo | |
Okupo | esperantisto vikimediano programisto |
Václav Zouzalík estas aktiva ĉeĥa esperantisto ekde 2008. Li ofte partoprenas kaj prelegas dum SES kaj KAEST.[1] Ekde 1-a de septembro 2016 li estas prezidanto de Revizia Komisio de ĈEJ.[2] En 2013 li estis staĝanto ĉe E@I ekde julio ĝis oktobro. Li estis ankaŭ volontula helpanto dum UK 2016 en Nitro, Slovakio.
Profesie li estas informadikisto kaj interesiĝas pri libera programado. Li studis informadikon en la Masaryk-Universitato kaj laboras nun en tiu fako. Krome li multe laboras por evolui Vikipedion. Kaj ĉefe pro Vikipedio li eksciis pri Esperanto. Ekzemple li prelegis en podkasto kern.punkto pri Vikidatumoj.[3] Ankaŭ li prelegas dum Vikikonferencoj en Ĉeĥio.[4]
Krom ĉio li estas sufiĉe aktiva en la tokipona komunumo. Li estas la kreinto de tokipona.info – paĝaro por lerni tokiponon, kreita surbaze de papera lernolibro eldonita de E@I.[5] En 2015 kune kun Elena Ĥusanova li organizis unuan tokiponan renkontiĝon EToSo en Brno, Ĉeĥio.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ prelego por KAEST 2018 (esperante).
- ↑ Estraro de ĈEJ (ĉeĥe).
- ↑ epizodo de podkasto (esperante).
- ↑ publika agado de esperantistoj (esperante). tokipona.info. E@I.
- ↑ Someraj eldonaĵoj de E@I (esperante).
- ↑ Renkontiĝoj (esperante). tokipona.info. E@I (2013). Arkivita el la originalo je 2015-10-05. Alirita 2015-11-26.