Britona lingvaro
La britona lingvaro estas unu el la du subbranĉoj de la kelta lingvaro, kaj la alia estas la gaela lingvaro. Ĝi inkluzivas la nunajn kimra kaj bretona kaj aliajn malaperintajn kiajn la kornvala (revivigita dum la 20a jc.) kaj la kumbria. La nomo (Brythonic en angla lingvo), estis derivita de Sir John Rhys el la kimra brython, 'indiĝena kelta', malsame de anglosakso aŭ skoto.
Tiuj ĉi lingvoj estas parolitaj en Britio ekde la Ferepoko ĝis la nuno. Antaŭe kiel lingvo de la plejmulto sed nuntempe kiel minoritaraj lingvoj en Kimrio kaj Kernevo. En Irlando, Manksinsulo kaj Skotlando nur ekzistas atestoj pri gaela lingvaro. Malgraŭ tio ke ĝi estas insula kelta lingvo, la bretona estas lingvo parolata en Bretonio (Francio), pro la migradoj de britonoj okazintaj iom antaŭ la ekiĝo de la Mezepoko.
Nia scio pri la britonaj lingvoj venas el diversaj fontoj. Por la plej fruaj epokoj la lingvoj evidentiĝis per moneroj, enskribadoj, komentoj de klarikaj verkistoj, krom la loknomoj kaj personaj nomoj. Por pli fruaj lingvoj ekzistas informoj de verkistoj kaj de modernaj parolantoj.
Leksika komparo
La numeroj laŭ malsamaj britonaj lingvoj estas:[1]
GLOSA Bretona Kimra Kornvala PRA-
BRITONA'1' unan
ˈyːnɑ̃nun
inonan
ˈɔˑnan*oinan '2' daou / div
dou̯ /dɪu̯dau / dwy
daɪ / dʊɪdew / diw
dɛʊ / dɪʊ*daw / *dwi '3' tri / teir
triː / tei̯rtri / tair
tɹi / taɪrtri / teyr
triː / teɪr*trī / *teir '4' pevar / peder
ˈpɛːvar /ˈpeːdɛrpedwar / pedair
ˈpɛdwar / ˈpedaɪrpeswar / peder
ˈpɛzwar / ˈpeˑdɛr*pedwar / *pedair
<*petwar / *petair'5' pemp
pɛm(p)pump
pɪmppymp
pɪmp*pemp '6' cʼhwecʼh
xwɛːxchwech
χweχhwegh
hwɛːx*χwēχ '7' seith
sei̯ssaith
saɪθseyth
seɪθ*seiθ
<*seχt'8' eizh
ei̯swyth
ʊɪθeth
ɛːθ*oiθ
<*oχt'9' nav
nao̯naw
nɑʊnaw
naʊ*naw '10' dek
dek~deːgdeg
deɡdeg
dɛːg*deg
<*dek-
En la tabelo kiam ekzistas du formoj disigitaj de / temas unue pri masklo kaj ino.
Referencoj
- ↑ Celtic Numerals. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2017-07-05.