Libuše (princino)
Libuše | ||
---|---|---|
Přemysl kaj Libuše, Vyšehrad, aŭtoro: Josef Václav Myslbek (1881)
| ||
Persona informo | ||
Religio | slava religio vd | |
Familio | ||
Patro | Krok vd | |
Gefratoj | Kazi kaj Teta vd | |
Edz(in)o | Přemysl la Plugisto vd | |
Infanoj | Nezamysl (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | gentestro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Libuše | |
---|---|
legenda figuro | |
Verko | Q63726870 Q63726873 |
Informoj | |
Sekso | ina |
Religio | slava religio |
Okupo | gentestro |
Patro | Krok |
Gefratoj | Kazi • Teta |
Edzo/Edzino | Přemysl la Plugisto |
Infanoj | Nezamysl |
Libuše (latine: Lubossa) estas unu el filinoj de vojvodo Krok, la mita ĉeĥa princino kaj la edzino de Přemysl la Plugisto, la prapatrino de dinastio de Přemyslidoj. Ŝi famiĝis ankaŭ kiel orakolistino kaj profetis gloron al urbo Prago, kiun ŝi fondis. Ŝia okazintaĵo estas konata en diversa dono, precipe el Kroniko de Kosmas el komenco de la 12-a jarcento kaj el Staré pověsti české de Jirásek. Ŝia ekzistado ne estas historie dokumentita, Palacký hipoteze metis ŝian vivon al komenco de la 8-a jarcento.[1]
Princino Libuše kaj Přemysl la Plugisto
Same kiel ŝia patro Krok, tiel ankaŭ Libuše juĝis dispurtojn inter la popolo juste. Foje ŝi juĝis du najbarojn, la malnovekloĝintojn de la dinastio. La pli aĝa prenis kampon al la pli juna. Libuše finjuĝis ilin utile al la pli juna, al tiu fariĝis maljustaĵo. La pli aĝa viro ekkoleris, kondamnis la regadon de virino kaj volis, por ke juĝu ilin la viro. Libuše konsentis kaj diris al senjoroj, kie ili trovos sian novan princon kaj ke li nomiĝas Přemysl. La princa geopo poste havis, laŭ tre malfrua tradicio, tri filojn: Nezamysl, Radobýl kaj Lidomír.
Profetoj de Libuše
Kiam al Libuše descendis la orakolema spirito, ŝi profetis al la popolo la estontecon. Foje ŝi tiel profetis la gloron al granda urbo. Ŝi priskribis al ili, kie kaj dum kiaj cirkonstancoj ili devas serĉi tiun lokon kaj tie konstrui burgon. Tiun burgon ili poste laŭ ŝia konsilo nomigis Prago. Alifoje laŭ peto ŝi konsilis al homoj, kie ili devas serĉi vejnojn de metaloj, kiuj en la lando mankis. Ŝi vidis en la estonteco multe da militoj kaj suferadon de la popolo, tial ŝi dronigis en Vultavo oran lulilon de sia filo. Kiam la lulilo estos elmergiĝinta, venos pli bonaj tempoj.
Pase de la jaroj Kazi kaj Teta, la fratinoj de Libuše, maljuniĝis. Kiel la unua mortis Kazi, post ŝi Teta, Libuše la lasta. Antaŭ sia morto ŝi kunvokigis lastfoje starostojn kaj vojvodojn, por ke ŝi ekparolu al ili. Ŝi volis, por ke ili obeu Přemyslon kaj ĉiam ili tenu unu apud la alia. Poste ŝi mortis.
Knabina milito
Kiam Libuše mortis, la knabinoj el ŝia trupo ekkonis, ke ili jam ne havas tian seriozecon, kian ili havadis foje. Tiel ili komencis batali kontraŭ la viroj. Ĉion gvidis Vlasta. Nombro de knabinoj kaj virinoj plialtiĝis. Ili konstruis al si burgon Děvín. Tie ili ekloĝis kaj de tie ili entreprenis atakoj kontraŭ la viroj. La viroj de komence mokis al ili, nur torturo de Ctirad vekis ilin. Sekvis la decida batalo. Vlasta venis rapide antaŭen inter la virojn, sed la ceteraj knabinoj ne sufiĉis al ŝi. Vlasta falis kaj poste ankaŭ ĉiuj ceteraj virinoj. Burgo Děvín estis forbruligita kaj disĵetita kaj Přemysl denove regis sen virino.
Evoluo de la mito
Unuafoje la figuro de Libuše estas kaptita ankoraŭ kiel sennoma virgulino divenantino (lat. „phitonissa virgo“) en Legendo de Kristiano el fino de la 10-a jarcento. Laŭ la tn. Kristiano ĉeĥoj laŭ ŝia konsilo fondis Pragon kaj elektis princon pluganton de nomo Přemysl, kun kiu ŝi edziniĝis.
|
Libuše en arto
- Manuskripto de Zelená Hora – plimulton de la teksto kreas "juĝo de Libuše", en kiu Libuše juĝas disputon inter Chrudoš kaj Šťáhlav; verŝajne falsaĵo de malnovepoka manuskripto kreita en la jaro 1817, plej verŝajne de Josef Linda kaj Václav Hanka
- Libussa – tragedio de auystra verkisto Franz Grillparzer el la jaro 1848
- Libuše – opero de Bedřich Smetana el la jaro 1872, premiero en 1881 okaze de malfermo de Nacia teatro, inspirita precipe de Manuskripto de Zelená Hora
- Staré pověsti české – populara prilaborado de la mitoj inkluzive de Libuše de Alois Jirásek, unuafoje eldonita en 1894
- Staré pověsti české – marioneta filmo de Jiří Trnka el la jaro 1952, laŭ Jirásek
- Pole a palisáda – novelo de Miloš Urban el la jaro 2006 inspirita de la mito pri Libuši
- Princino Libuše (The Pagan Queen) – usona-ĉeĥa filmo el la jaro 2009.
|
Literaturo
- TŘEŠTÍK, D. Mýty kmene Čechů. Nakladatelství lidové noviny, 2003. (ISBN 80-7106-646-X).
- Jirásek, Alois. (1921) “O Krokovi a jeho dcerách”, Staré pověsti české, 7‑a eldono, Praha: Jos. R. Vilímek, p. 33–39.
- Jirásek, Alois. (1921) “O Libuši”, Staré pověsti české, 7‑a eldono, Praha: Jos. R. Vilímek, p. 48–53.
Rilataj artikoloj
- Libuše – virina persona nomo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Libuše (princino) en Vikimedia Komunejo
|