Saltu al enhavo

Diskuto:22619 Ajscheetz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝanĝetoj kaj malfaro

Kara Kani! Mi ĵus vidis ke vi malfaris (etan) ŝanĝon kiu mi faris. Mi akceptas se vi ne samopinias pri ĝin, sed mi povas klarigi la kialoj de mia ŝanĝo:

  • por bona legebleco:
    • oni ne volas troajn detalojn kiu ne aldonas substantan scion pri la afero, sed nur iom taksas la lago – pro tio, mi pensas ke sufiĉas kun nomo de kampanjo, anstataŭ kaj nomo kaj mallongigo (kiu ne estas uzita en la posta teksto).
    • parentezoj, mi lernis, oni uzu spareme, kaj nun por informacio kiu ne vere gravas – la koncilo en la lernejo estis ke ili tiom facilas misuzi, ke ni devas eviti ilin. Ili iom rompas la teksto, kaj tiel ankaŭ iom ĝenas la legadon. Pro tio, mi refrazigis tiuj al kutima teksto.
    • oni ne volas tro da ligiloj, pro tio ke ili ankaŭ iom ĝenas legado. Jarojn malofte enhavas gravajn informojn rilate al la artikolo, ankaŭ en ĉi tiu kazo, mi pensas, do mi forigis tiun ligilon.

Oni ja povas diri ke ne multe indas fari tian ŝanĝon se ne ekzistas iu alia ŝanĝinda, sed mi tamen faris, ŝatas la taskon foje. 🙂 Kion vi pensas pri la supraj aspektoj, se vi volas? Bonas iom interdiskuti, mi pensas.

Amike, flinga (diskuto) 19:59, 16 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Unue, viaj ŝanĝoj ne multe plibonigis la artikolon, kaj unu el tiu forigis mallongigon "LINEAR" kiu eble povus esti interesa se konservita. Due, vi mem konfesas en via uzantopaĝo, ke vi estas "komencanto de Esperanto", tial vi eble devus estu pli singarda korektante artikolojn. Trie, fakte se vi rigardas vian diskutpaĝon, vi vidos, ke en ĝi estas nur avertoj de pluraj vikipediistoj, ke jam avertis vin prie. Kvare (pri due), vi multe eraras en via redaktado, ekzemple en tiu ĉi mesaĝo, kiun mi nun respondas; tie estas pluraj gramatikaj eraroj kaj eĉ vortoj neekzistantaj en E-o. Kvine kaj tiukadre, mi rekomendas al vi pliprofundiĝi en la lernado de la lingvo antaŭ korekti artikolojn, kaj pli bone krei novajn, kiuj povus esti pli facile atingeblaj kaj korektitaj. Mi restas je via dispono por eventuala helpo. kani (diskuto) 21:11, 16 sep. 2023 (UTC)[Respondi]