Drágszél
Aspekto
Drágszél (drAgsEl) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kalocsa.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 6342
- Telefonprefikso: 78
Geografio
[redakti | redakti fonton]Drágszél situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kalocsa troviĝas 12, Kecskemét 80, Szeged 107, Budapeŝto 128 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la turkoj la regiono senhomiĝis. La loko estis longe nur paŝtejo. En 1921 tiu ĉi loko sendependiĝis de Homokmégy. Dum la 2-a mondmilito oni faris ankaŭ preĝejon el la funkcianta lernejo. Tiam turo konstruiĝis super la lernejon.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, biblioteko, migra poŝto.